Internacia Flughaveno Barejno
Aspekto
| Internacia Flughaveno Barejno | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko | |||||
| IATA: BAH ICAO: OBBI | |||||
| Resuma informo | |||||
| Lando | Barejno | ||||
| Regiono | [[]] | ||||
| Tipo | Civila flughaveno | ||||
| Apuda urbo | Manamo | ||||
| Alteco | m | ||||
| Geografia situo | 26° 16′ 15″ N, 50° 38′ 1″ O (mapo)26.27083333333350.633611111111Koordinatoj: 26° 16′ 15″ N, 50° 38′ 1″ O (mapo) | ||||
| |||||
La Internacia Flughaveno Barejno (angle Bahrain International Airport, arabe مطار البحرين الدولي, Maṭār al-Baḥrayn al-dwalī, IATA : BAH , ICAO : OBBI) estas la unusola komerca flughaveno en la Regno Barejno kaj grava aertrafiknabo por transittrafiko de Eŭropo ĝis la Proksima Oriento kaj Azio. La internacia flughaveno situas sur la insulo Muharrako, ses kilometrojn nordoriente de la barejna ĉefurbo Manamo.
La flughaveno funkcias kiel la ĉefbazo por Gulf Air, la nacia aviadkompanio de Barejno. La Barejna Internacia Flughaveno funkcias 24 horojn tage [1].
La flughaveno disetendiĝis en 1976 kaj denove en 1994, kiam nova 100 milionoj USD terminalo estis konstruita por pritrakti 10 milionojn da pasaĝeroj jare [2].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ A Pictorial Journey Through Bahrain Airport's History. Alirita 9 November 2019 .
- ↑ Bahrain International Airport :: About Us – History Arkivigite je 2008-08-19 per la retarkivo Wayback Machine. Bahrainairport.com. Retrieved on 2010-10-19.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bahrain International Airport – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)


