Saltu al enhavo

Internacia Flughaveno Honkongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Flughaveno Honkongo
internacia flughaveno • flughaveno sur artefarita insulo • aerodromo de komerca trafiko
IATA: HKG ICAO: VHHH
Resuma informo
Lando Ĉinio
Regiono Honkongo
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Flughavena Aŭtoritato de Honkongo
Apuda urbo Honkongo ( km de urbocentro)
Alteco 8 m
Geografia situo 22° 18′ 32″ N, 113° 54′ 52″ O (mapo)22.308889113.914444Koordinatoj: 22° 18′ 32″ N, 113° 54′ 52″ O (mapo)
Internacia Flughaveno Honkongo (Hongkongo)
Internacia Flughaveno Honkongo (Hongkongo)
DEC
Situo de Internacia Flughaveno Honkongo
Map
Internacia Flughaveno Honkongo
Kurej-longo 07R/25L 3,800 m,
07C/25C[1] 4,225 m,
07L/25R[2] 3,800 m
vdr
Flughaveno aranĝo

La Internacia Flughaveno de Honkongo (ĉine 香港國際機場 / 香港国际机场Xiānggǎng Guójì Jīchǎng, Jyutping Hoeng1gong1 Gwok3zai3 Gei1coeng4; IATA : HKG,ICAO : VHHH) estas la flughaveno de Honkongo. Ĝi estas neoficiale nomata Flughaveno Chek Lap Kok (ĉine 赤鱲角機場 / 赤鱲角机场), laŭ la samnoma insulo sur kiu ĝi estas konstruita, kaj ankaŭ por distingi ĝin de la pli malnova Flughaveno Kai Tak de Honkongo.    

Fronta vido de la Flughaveno de Honkongo (2008)

La flughaveno malfermiĝis por komerca uzo en 1998, anstataŭigante la pli malnovan Honkongan Flughavenon Kai Tak, kaj fariĝis grava regiona kargocentro, pasaĝernabo kaj enirejo al kontinenta Ĉinio, Orienta Azio kaj Sudorienta Azio. Malgraŭ sia relative mallonga historio, ĝi plurfoje gajnis internaciajn premiojn kiel la plej bona flughaveno de la mondo.

La ekstero de la Internacia Flughaveno de Honkongo nokte

La flughavenon funkciigas la Flughavena Aŭtoritato de Honkongo kaj ĝi funkcias 24 horojn tage. La flughaveno estas grava nabo por Cathay Pacific (la nacia aviad-kompanio de Honkongo), Dragonair, Hong Kong Airlines, Hong Kong Express Airways kaj la kargo-aviad-kompanioj Air Hong Kong, Kalitta Air kaj UPS Airlines. [1] [2]

En 2014, la Internacia Flughaveno de Honkongo servis pli ol 63 milionojn da pasaĝeroj, igante ĝin la sepa plej okupata flughaveno en la mondo laŭ pasaĝera trafiko kaj la tria plej okupata flughaveno laŭ internacia pasaĝera trafiko. [3][4] La flughaveno ankaŭ rangas unua en la mondo laŭ la nombro da kargoflugoj pritraktitaj, pritraktante pli ol kvar milionojn da tunoj da kargo ĉiujare.

Kiel parto de la interkonsento pri la transdono de Honkongo al la Ĉina Popola Respubliko, Britio kaj Ĉinio eniris interkonsenton por konstrui la novan superflughavenon laŭ horaro, laŭ kiu la gravaj konstrulaboroj iniciatitaj de la britoj nur estus kompletigitaj kaj la flughaveno inaŭgurita post la transdono al Ĉinio. Aldone al la nova superflughaveno, la konstrulaboroj inkluzivis la konstruadon de metroa ligo inter la flughaveno kaj la urbocentro de Honkongo, same kiel du grandegajn pontprojektojn, kablo-haltitan ponton kaj pendoponton, el kiuj la pendoponto estis la plej granda pendoponto de la mondo dum sia inaŭguro.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. UPS Air Operations Facts - UPS Pressroom. Arkivita el la originalo je 12 May 2015. Alirita 10 May 2015 .
  2. . Ethiopian Airlines is shaking up its Asia-Pacific routings (2017-11-14).
  3. About Hong Kong Airport. Arkivita el la originalo je 17 March 2016. Alirita 13 March 2016 .
  4. The top 10 busiest airports in the world by cargo handled (angle). Alirita 2024-12-23 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]