Saltu al enhavo

Internacia Flughaveno Juanda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Flughaveno Juanda
internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: SUB ICAO: WARR
Resuma informo
Lando Indonezio
Tipo Civila flughaveno
Apuda urbo Surabajo
Alteco m
Geografia situo 7° 22′ 48″ S, 112° 47′ 8″ O (mapo)-7.38112.7855Koordinatoj: 7° 22′ 48″ S, 112° 47′ 8″ O (mapo)
Internacia Flughaveno Juanda (Indonezio)
Internacia Flughaveno Juanda (Indonezio)
DEC
Situo de Internacia Flughaveno Juanda
Map
Internacia Flughaveno Juanda
vdr

Internacia Flughaveno Juanda (indonezie Bandara Internasional Juanda, IATA kodo : SUB, ICAO kodo : WARR) estas la flughaveno de la indonezia urbo Surabajo, ĉefurbo de la provinco Orienta Javo.

Ĝi estas la tria plej okupata flughaveno en Indonezio (post Ĝakarta Flughaveno kaj Ngurah Rai Flughaveno en Balio).

La flughaveno estas oficiale nomita laŭ la iama Ĉefministro de Indonezio, Juanda Kartawijaya (Djuanda Kartawidjaja), kiu proponis la konstruadon de la instalaĵo.

En 2010, pli ol 11 milionoj da homoj uzis la servojn de Juanda Internacia Flughaveno, kaj en 2013, la averaĝa nombro da aviadilaj ekflugoj kaj surteriĝo tage estis proksimume kvarcent [1].

La flughaveno estas posedata fare de la ŝtato kaj funkciigita fare de la registar-kontrolita firmao PT Angkasa Pura I. Ĝi estas utiligita kiel grava nabo fare de Citilink, Garuda Indonesia, Indonesia AirAsia, Lion Air kaj Tigerair Mandala [2].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]