Internacia Flughaveno Kaburbo
| Internacia Flughaveno O.R. Tambo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko | |||||
| IATA: CPT ICAO: FACT | |||||
| Resuma informo | |||||
| Lando | Sudafriko | ||||
| Regiono | Kaburbo | ||||
| Tipo | Civila flughaveno | ||||
| Apuda urbo | Kaburbo | ||||
| Alteco | m | ||||
| Geografia situo | 33° 58′ 10″ S, 18° 35′ 50″ O (mapo)-33.96944444444418.597222222222Koordinatoj: 33° 58′ 10″ S, 18° 35′ 50″ O (mapo) | ||||
| |||||
![]() | |||||
Internacia Flughaveno de Kaburbo (angle Cape Town International Airport akronime CTIA; kodo IATA : CPT , kodo ICAO : FACT ) estas internacia flughaveno en Kaburbo, Sud-Afriko. Ĝi estas la dua plej granda flughaveno en Sud-Afriko kaj situas 22 kilometrojn oriente de la urbocentro de Kaburbo. Ĝi funkcias kiel nabo por South African Airways kaj estas la turisma enirejo al Sud-Afriko.
La Internacia Flughaveno Kaburbo estas la due plej granda flughaveno en Sudafriko, malantaŭ Internacia Flughaveno O.R. Tambo.
La flughaveno estis malfermita en 1954 por anstataŭigi la antaŭan Cape Town Flughavenon en antaŭurbo de Wingfield [1]. Ĝis la mez-1990-aj jaroj, la flughaveno estis nomita Flughaveno DF Malan, nomita laŭ ĉefministro Daniel François Malan.
La flughaveno havas rektajn flugojn de Johanesburgo kaj Durbano kaj flugojn al pli malgrandaj grandurboj en Sudafriko. Internacie, rektaj flugoj funkcias al cellokoj en Afriko, Azio, Eŭropo kaj Sudameriko. La aervojo inter Kaburbo kaj Johanesburgo estis la kvina plej trafikata aervojo en la mondo en 2007, kaj ankaŭ la plej trafikata en Afriko kun la aervojo inter Kaburbo kaj Durbano estante la kvina plej trafikata en Afriko [2][3].
Terminaloj
[redakti | redakti fonton]CTIA havas kvin terminalojn:
- Internaciaj alvenoj
- Internaciaj foriroj
- Naciaj alvenoj
- Hejmaj foriroj de South African Airways
- Hejmaj foriroj de aliaj aviadkompanioj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bickford-Smith, Vivian. (1999) Cape Town in the twentieth century: an illustrated social history. Cape Town: New Africa Books. ISBN 978-0-86486-384-3.
- ↑ OAG reveals latest industry intelligence on the busiest routes. OAG. Arkivita el la originalo je 2012-05-04. Alirita 2010-08-02 .
- ↑ The Economist, Online, "Top Flights", 14 May 2012.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Cape Town International Airport – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)


