Internacia Flughaveno Kempegowda

Internacia Flughaveno Kempegowda | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
internacia flughaveno • flughaveno • greenfield airport • aerodromo de komerca trafiko | |||||
IATA: BLR ICAO: VOBL | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Barato | ||||
Tipo | Civila flughaveno | ||||
Apuda urbo | Bengaluro | ||||
Alteco | m | ||||
Geografia situo | 13° 11′ 56″ N, 77° 42′ 20″ O (mapo)13.19888888888977.705555555556Koordinatoj: 13° 11′ 56″ N, 77° 42′ 20″ O (mapo) | ||||
| |||||
Kempegowda Internacia Flughaveno Bengaluru, ankaŭ Bengaluru Flughaveno, kanare ಬೆಂಗಳೂರು ಅಂತಾರಾಷ್ಟ್ರೀಯ ವಿಮಾನ ನಿಲ್ದಾಣ IATA- kodo : BLR, ICAO-kodo : VOBL) estas la internacia flughaveno de la suda barata grandurbo kaj ekonomia metropolo de Bengaluru (antaŭe Bengaluro) en la federacia lando Karnatako [1].
Ĝi situas proksime de Devanahalli, proksimume 40 km norde de la urbocentro kaj proksimume 30 km de la ĉefstacidomo. Ĝi anstataŭas la malnovan HAL Bangalore Internacia Flughaveno. Rekta metrokonekto de Bengaluru Centra Stacio ĝis la flughaveno estas nuntempe konstruita.
Konstruado de la flughaveno komenciĝis en julio 2005, sed estis planita 10 jarojn pli frue. Ĝi malfermiĝis en 2008.
En decembro 2013, la flughaveno estis renomita Kempegowda Internacia Flughaveno Bengaluru por festi la fondinton de la grandurbo (Kempe Gowda la 1-a).
La flughaveno estas la bazo por AirAsia India kaj Air Pegasus kaj malĉefa bazo por Jet Airways. Ĝi ankaŭ estas uzita regule fare de Air India, IndiGo kaj SpiceJet, Air Deccan kaj Kingfisher Airlines ankaŭ estis bazitaj en la flughaveno.
Diversaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Laŭ pasaĝervolumeno kaj nombro da flugmovadoj, Bengaluru Flughaveno estas la tria plej granda en Barato post Delhio (Internacia Flughaveno Indira Gandhi) kaj Mumbajo (Internacia Flughaveno Chhatrapati Shivaji Maharaj) [2][3].
- La flughaveno havas du ĉirkaŭ 4,000 m longajn startlenojn ekipitajn per ILS .
- La funkciigisto de la flughaveno estas Bengaluru International Airport Limited (BIAL).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kempegowda International Airport. Arkivita el la originalo je 22 September 2017. Alirita 19 September 2017 .
- ↑ Top 5 Airports of India by cargo traffic in 2020 (7 September 2020). Arkivita el la originalo je 14 June 2021. Alirita 14 June 2021 .
- ↑ 2023 Airport Traffic Report. Port Authority of New York and New Jersey (April 2024).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Vayu Vajra Aŭtobusaj horaroj (el Retarkivo {{{1}}}) al kaj de BIAL