Internacia Foira Esperantista Renkontiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo de IFER (de 1986)

La Internaciaj Foiraj Esperantistaj Renkontiĝoj (IFER) estis internaciaj kunvenoj de esperantistoj, kiuj en la 1980-aj jaroj okazis ĉiuprintempe en Lepsiko (Orienta Germanio), paralele al la lepsika librofoiro. Kutime envojaĝo de eksterlandanoj el Okcidenta Eŭropo en la teritorion de la komunisma ŝtato GDR estis malfaciligita per multaj formalaĵoj kaj ŝtataj limigoj. Se ŝtatanoj de GDR sendis privatan invitilon al okcidentano, ili riskis esti punataj pro tio per malfacilaĵoj lernejaj, studaj kaj profesiaj, kaj al kutimaj renkontiĝoj de la Esperanto-Asocio de GDR, kiu agis sub kontrolo de la ŝtate influata Kulturligo de GDR, oficialaj invitoj de okcidentaj esperantistoj estis neimageblaj.

artikolo pri la aranĝo de 1986 fare de okcidentgermana lernejano (el GEJ-Gazeto 6 1986)

Escepto de tiu strikta ŝtata kontrolo montriĝis la internacia komerca foiro ĉiumarte en Lepsiko: En la foiraj tagoj, alvojaĝo de okcidentanoj al Lepsiko estis ŝtate tolerata, kaj oni ne sukcesis plej detale kontroli, kiujn komercajn profesiajn legitimojn havis la okcidentanoj kiuj petis vizon por vojaĝo dum la foiraj tagoj.

La distrikta komitato Lepsiko de Kulturligo de GDR kaj ties organiza motoro Joachim Schulze uzis tiun "malfortan punkton de la ŝtata kontrolo", por dum kelkaj jaroj organizi Esperanto-renkontiĝojn ekzakte dum la foiraj tagoj en Lepsiko, kaj en tiuj eventoj sukcesis partopreni esperantistoj el Okcidenta Germanio samkiel el aliaj landoj de la "Okcidenta Bloko".