Internacia Gazetara Muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
w1
Internacia Gazetara Muzeo
newspaper museum
Lando Germanio vd
Situo Aachen
Adreso Pontstraße 13
Poŝtkodo 52062
Estiĝo 1886
Koordinatoj 50° 46′ 38″ N, 6° 4′ 58″ O (mapo)50.7772616.082803Koordinatoj: 50° 46′ 38″ N, 6° 4′ 58″ O (mapo)
Map
Internacia Gazetara Muzeo
Retpaĝo http://izm.de/
vdr
Enirejo de la muzeo akena.
Oscar von Forckbeck, la fondinto de la muzeo.
La unua eldono de Rheinischer Merkur.
Portreto de Julius Reuter el la 1869-a jaro, de en la daŭra ekspozicio.

La Internacia Gazetara Muzeo (germane Internationales Zeitungsmuseum) en Akeno estas muzeo ene de la turisma intinero Itinero Karlomagna kaj prezentas la diversajn aspektojn de la gazeta mondo.

Domo[redakti | redakti fonton]

La Granda Domo de Akeno, nomita ankaŭ: Domo Rupenstein) en la Pont-strato nr. 13 estas ligita al la metalindustrio, gravega branĉo por Akeno je la komenco de Moderna epoko. Ĝi estiĝis en 1495 per kunfandigo de du antaŭaj loĝejdomoj: la tiaman alikonstruon komisiis la laika juĝisto Heinrich Dollart. Ĝis nun troviĝas sur la arko de la enirejo la enskribo "H. Heinrich Dolhart 1495": li ekzekutitis en 1508 akuzite fare de servisto pri ŝtelo de arĝentbriko. Post tio estis pluraj posedantoj ĝis la aĉeto fare de antverpena komercisto.

Ekde 1660 la urbo posedas la domon. Unue ĝi estis lu-donita al vinkomercisto, poste ĝi gastigis la Urban pesilejon. Dum la franca regado de ĉ. 1800 estis surloke la impostejo. La prusoj tie ĉi instalis sal-faktorion kaj poste policejon kaj prizonon. En 1912 inaŭguritis artmuzeo. Post la Unua mondmilito la belgaj okupantoj postulis por si la uzon de la domo. La akena urbestro ankaŭ havis sur la supra etaĝo sian oficialan loĝejon, ĝis la translokiĝo de la Gazetara Muzeo en la 1931-a jaro.

La domonomo Granda Domo bone montras la impreson faritan de la konstruaĵo antaŭ jarcentoj. Fakte por malfrumezepokaj kondiĉoj ĝia dimensio kaj konstrumaniero el ŝtono estis nekutimaj. En la kuro de la jarcentoj la domo plurfoje estis alikontruata: ŝanĝiĝis la nombro kaj la ordo de la fenestroj kiel ankaŭ la disdivido de la ĉambroj internaj.

La Gazetara Muzeo[redakti | redakti fonton]

La kolektanto kaj privata fakulo Oskar von Forckebeck fondis la unuan gazetaran muzeon en Akeno, kies enhavon li estis kunportinta de pluraj vojaĝoj tra la mondo. La unuan elekton li prezentigis en februaro de 1886 en la akena Suermondt-muzeo. Sian ŝatokupon kolekti gazetojn li laŭdire malkovris en 1854 en la kanaloj de Groningen: rigardante gazeton en ŝipa subtegmento li ekkonis ke estus tro domaĝe preni ĝin por enpaki fiŝojn. Post la morto li postlasis 80000 gazetojn kaj 1500 librojn, kio lia vidvino heredigis al la urbo Akeno.

En 1931 la kolektoj translokitis de la Teatra halo al la Pont-strato. En la kadro de memorfesto omaĝe al Paul Julius Reuter, fondinto de konata novaĵagentejo, la muzeo denove malfermitis en la 19-a de oktobro 1962. La elmontro prezentis sin kun atestoj el 4 jarcentoj da gazetarhistorio kaj restis kvazaŭ neŝanĝita ĝis la alikonstruo plej freŝdata.

Per sia internacia fokuso ĝi elstaras el ĉiuj aliaj similaj muzeoj. La tutmonde plej ampleksa kolekto konsistas el pli ol 200000 ekzempleroj (i.a. multaj raraĵoj, ekzemple: unuaj, specialaj aŭ finaj eldonoj de germanaj kaj alilandaj gazetoj).

Nova koncepto[redakti | redakti fonton]

En la 1990-aj jaroj oni preskaŭ decidis fermi la muzeon por ĉiam; tiun skandalon fortenis nur engaĝiĝo arda fare de multaj honorofice laborantaj amikoj de la muzeo.

En 2006 la subtenadprogramo Euregionale 2008 ebligis enkorpigi la muzeon kiel "stacio amaskomunikila" en la porfremdulan padon Itinero Karlomagna. Sekve la monumentprotektita ejo renoviĝis kaj etendiĝis, la ekspozicio ekhavis tute novan aspekton. Novaĵkafejo, spaco por nedaŭraj elmontroj kaj prelegoj aŭ aliaj aranĝoj kompletigas la oferton de la muzeo. La muzeo ne estas sole gazetarmuzeo - sed ĝenerale amaskomunikilmuzeo. Tio evidentiĝas al la vizitantoj jam post la unua paŝo farita muzeen. Informadstacio kvarlingva informas pri la muzeo kaj ĝia enhavo tekste imaĝe sone. Teretaĝe troviĝas ankaŭ la kafejo muzea.

De la okazitaĵo al la novaĵo[redakti | redakti fonton]

Okazintaj aferoj iĝas novaĵoj, kiam ĵurnalistoj prilaboras kaj transdonas ilin. Estis fondinta en la akena Pont-strato (nr. 117) unu el la plej malnovaj novaĵagentejoj s-ro Paul Julius Reuter. Li eĉ flugigis leterkolombojn el Bruselo, kiu alportu novaĵojn de ĉe la borso de Parizo.

Kiom pli rapide hodiaŭa novaĵtransdonilo liveras novaĵojn, montras tia maŝino de Deutsche Presseagentur en la unua ĉambro. Sur granda ekrano oni sekvas la evoluon de novaĵtransdonado de el la ŝtona epoko ĝis nuntempe. Interagaj emontraĵobjektoj invitas al aktiva sininformigo.

Amaskomunikiloj por ĉiuj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi ĉambro oni rondiradas tra kvin jarcentoj da gazetara historio kaj oni lernas kiel eblis, ke informoj rezervitaj al kelke da elektitoj iĝis amasa fenomeno. Evoluoj eknikaj same kiel enhavaj pliheliĝas. La ekspozicio estas kvazaŭa malkovro-irado kaj multaj tirkestoj invitas esti eltiritaj por doni valorajn aferojn legindajn aŭskultindajn rigardindajn. En tirkestoj estas ankaŭ multaj multvaloraj originalaj gazetoj.

Historio de radio klariĝas per mallongaj radiodisaŭdigitaĵoj, historio de televido per dokumentadeto sur historia televidekrano. Krom tiuj gvidkomunikiloj prezentas sin ankaŭ aliaj kiel interreto, interkonaj retejoj, mobila komunikado.

Legi kaj skribi[redakti | redakti fonton]

La tria ĉambro estas destinita al la kulturo de legado. De la argila tabulo ĝis la saĝtelefona legilo estas la gamo. Ĵurnaloj el la tuta mondo (ekz. Afriko; Norda Koreio) vidigeblas sur granda ekrano kun indiko pri eldonejo, eldonokvanto, lingvo kaj karakterizaj trajtoj.

Legadkulturo estu ankaŭ komforta: sidante sur remburitaj apogseĝoj oni povas spekti filmojn prezentantajn iun ajn imageblan formon kun rilato al la legadkulturo.

Vero kaj mensogo[redakti | redakti fonton]

Necesas ankaŭ koni la malbonajn flankojn de amaskomunukiloj: cenzuron, tendencan raportadon, fotografojn kaj ĵurnalistjon malrespektantajn la privatan sferon de siaj homaj ĉasobjektoj. Fulmlumoj alkutigmigas la vizitantojn al la temo, manipulataj fotoj prezentas sian originalan staton (kun historiaj komentarioj kaj kunteksta enordigo). Sub cenzurtrabo de super natura grando kaŝas sin la necenzuritaj "malnetaj" gazetoj. Unu vando estas dediĉita al la laboro de la Germana Gazetara Konsilio.

Enrigardoj kaj perspektivaj elrigardoj[redakti | redakti fonton]

La lasta ĉambro de la muzeo prezentas la kompleksecon de la strukturoj de la amaskomunikila mondo. Ĉar neniu povas vere scii jam nun ĉion pri la futuro de tiaj strukturoj oni devas alklaki por vidi ravajn komparojn. Sur unu pleto ekzemple prezentiĝas kojnoskriba tabulo apud modernega supermemorilo. Por memorigi al si la incitan inundadon ĉiutagan oni estas invitata eniri kosmoŝipan kapsulon por ĝui per ĉiuj sensoj 59 minutojn daŭran artfajraĵon de troincitado.

Muzea pedagogio[redakti | redakti fonton]

Ampleksa oferto pedagogia por infanoj, junuloj, lernejaj klasoj kaj plenkreskuloj helpas pliprofundigi oniajn konojn. Moderna didaktika ĉambro invitas kun 40 sidlokoj ĉiujn sciemulojn. Krom rondgvidadoj estas ankaŭ laborrondoj pri historiaj, sciencaj kaj artaj temoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]