Internacia Geografia Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Geografia Unio
International Geographical Union
emblemo
internacia asocio • scienca organizaĵo
Komenco 1922
Geografia situo 33° 57′ 28″ S, 18° 27′ 40″ O (mapo)-33.95769318.461226Koordinatoj: 33° 57′ 28″ S, 18° 27′ 40″ O (mapo)
Sidejo Kaburbo
International Geographical Union (Sud-Afriko)
International Geographical Union (Sud-Afriko)
DEC
International Geographical Union
International Geographical Union
Map
Internacia Geografia Unio
Tipo NRO
Membro de Internacia Scienca Konsilio vd
Estr(ar)o Michael Meadows
Lingvoj

Angle, france

Retejo IGU-Online.org
Jura formo internacia organizaĵo
vdr

La Internacia Geografia Unio (angle International Geographical Union (IGU); france Union Géographique Internationale (UGI)) estas internacia geografia societo. La unua Internacia Geografia Kongreso okazis en Antverpeno en 1871. Postaj kunsidoj kondukis al establigo de permanenta organizaĵo en Bruselo, Belgio, en 1922.

La Internacia Geografia Unio aliĝis al la Internacia Scienca Konsilantaro (ISK), kiun ĝi agnoskas kiel kunordiga korpuso por internaciaj organizoj de scienco.

Celoj[redakti | redakti fonton]

La IGU havas sep jenajn celojn:

  1. helpi la studon de geografiaj problemoj;
  2. iniciati kaj kun-ordigo de geografia esplorado postulante internacian kunlaboradon kaj helpi ties sciencan studadon kaj publikigon;
  3. helpi la partoprenon de geografoj en la laboroj de elstaraj internaciaj organizoj;
  4. faciligi la kolektadon kaj disvastigon de geografiaj informoj kaj dokumentado en kaj inter la landaj membroj;
  5. helpi Internaciajn Geografiajn Kongresojn, regionajn konferencojn kaj specializitajn simposiojn rilate al la celoj de la Unio;
  6. partopreni en aliaj taŭgaj formoj de internacia kunlaborado kun la celo avanci la studon kaj aplikon de geografio;
  7. helpi la internacian normigon aŭ kongruigon de metodoj, nomenklaturo kaj simboloj uzitaj en geografio.