Internacia Jaro de Astronomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iama Usona Prezidento Barack Obama rigardas duoblan stelon en la konstelacio Liro tra 8" Schmidt–Cassegrain teleskopo dum la Astronomia Nokto de la Blanka Domo de 2009.

La jaro 2009 estis deklarita Internacia Jaro de Astronomio fare de la Internacia Astronomia Unio kaj la Eduka, Kultura kaj Scienca Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, Unesko. La jaro 2009 markas kvarcent jarojn ekde la unua astronomia uzo de teleskopo fare de Galileo Galilei. Dum la Internacia Jaro de Astronomio okazis multaj edukaj agadoj kaj diversaj projektoj en multaj landoj, kies celo estas alproksimigi la publikon al astronomio. Al la iniciato aliĝis naciaj akademioj de sciencoj en ĉirkaŭ 140 landoj, kune kun la ĉefaj kosmoagentejoj de la mondo (nome NASA, kaj la Eŭropa Kosma Agentejo (ESA)).

Tra la mondo, multaj miloj da vizitantoj vizitis astronomiajn centrojn dum la jaro de astronomio, krome interretaj retumantoj partoprenis en ciferecaj observoj kaj vivaj elsendoj de ĉielaj korpoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]