Internacia Kinfestivalo de Vieno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Kinfestivalo de Vieno
emblemo
filmofestivalo
Komenco 1960
Lando(j) Aŭstrio vd
Sidejo Vieno, Aŭstrio
Membro de Austrian Film Festival Forum vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
La kinejo Stadtkino dum la Viennale de 2004.

La Internacia Kinfestivalo de VienoViennale estas kinfestivalo kiu okazas en Vieno (Aŭstrio) ĉiujn oktobrojn ekde 1960. La averaĝo de publiko ĉeesta al la festivalo estas de 75 000. La kinejoj kie tradicie okazis la festivalo estas la jenaj: Gartenbaukino, Urania, Metro-Kino, Filmmuseum kaj Stadtkino. Fine de la festivalo oni atribuas la Kinpremion de Vieno.

Krom novajn filmojn de tradiciaj kinĝenroj, la festivalo enhavas ankaŭ eksperimentajn filmojn, dokumentajn filmojn, kurtojn kaj miniseriojn.

La alternativa nomo ViennaleVienalo estas vortoludo kun la nomo Vieno kaj Bienalo (en itala, Biennale di Venezia, kiu estis grava arta evento dum la tuta 20a jarcento, aux en germana Berlin Biennale, pli frua).

Kun la Aŭstria Kinmuzeo, historia retrorigardo estas organizita ĉiun jaron, same kiel specialaj programoj, eventoj kaj omaĝoj al internaciaj institucioj kaj individuoj.

La Internacia Kinfestivalo de Vieno estas diferenca el la Kinfestivalo Rathausplatz en centra Vieno, kiu montras nur muzikajn filmojn ĉiutage laŭlonge de Aŭgusto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]