Internacia Komisiono pri Balenĉaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Komisiono pri Balenĉaso
emblemo
komitato • regional fishery management organisation
Komenco 2-a de decembro 1946 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Histon and Impington
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Komisiono pri Balenĉaso (angle International Whaling Commission (mallongigite IWC) estas internacia organismo kreita la 2an de decembro 1946 fare de la Internacia Konvencio por la Regulado de la Balenkaptado, subskribita en Vaŝingtono, kaj fondita kun la celo reguli la balenkaptadon kaj la komercon de cetacoj.[1] La centra sidejo de la IKB estas en Brighton, Anglio. La organizo konsistas de tri ĉefaj komitatoj: nome scienca, teknikaj kaj financo/administrado.

Tradicie, la IBK kunsidas jare en majo aŭ junio. Ĉiu membro-ŝtato partoprananta estas reprezentata de po unu komisionano, kiu povas esti akompanata de fakuloj kaj konsilistoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 1970-aj jaroj ekis forta kampanjo por protekti balenspeciojn kaj por tio malpermesi ties kaptadon. En 1982 la IBK proklamis la finon de la komerca balenkaptado, per de internacia moratorio al tiu, kio ekvalidiĝis en la sezono 1985-1986. Dum Islando kaj Sud-Koreio uzis la regularon por atingi specialajn permesilojn, Japanio, Norvegio, Peruo kaj Sovetunio defiis la decidon plukaptante, ĉar la moratorio ne baziĝis sur la konsilado de la Scienca Komitato. Japanio kaj Peruo finfine ŝanĝis siajn sintenojn pro premoj fare de Usono.[2]

Spite la moratorion, la artikolo VIII de la Konvencio kiu regulas la balenkaptado[3] permesas la kapturon kun sciencaj celoj. Profitante tion, Japanio finfine agnoskis la komercan malpermeson, sed trompas ĝin farante "sciencan" kaptadon. Japanio kaptas ĉirkaŭ 400 balenojn jare.

La IKB estas formata de 88 landaj membroj. Inter la landaj membroj de la IBK estas du sintenoj: landoj kiuj intencas protekti kaj konservi la cetacojn kaj landoj kiuj stimulas kontrolitan balenkaptadon por komerca uzado, kiel estas Norvegio, Islando kaj Japanio. En decembro 2018 Japanio anoncis sian retiron de la Komisiono por refari komercan balenkaptadon.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Historio kaj celo». Arkivigite je 2018-11-29 per la retarkivo Wayback Machine iwc.int. Konsultita la 30an de decembro 2018. (jam ne plu)
  2. «Perú respetará la prohibición de cazar ballenas a partir de 1986». El País. 25a de julio 1983. ISSN 1134-6582. Konsultita la 28an de marto 2020.
  3. «ANTÁRTIDA - LEGISLACIÓN: Reglamento caza de la ballena - 1ª parte». natureduca.com. Konsultita la 28an de marto 2020.
  4. Victor, Daniel (29a de decembro 2018). «¿Por qué Japón planea volver a cazar ballenas?». The New York Times. ISSN 0362-4331. Konsultita la 28an de marto 2020.