Internacia Komisiono pri Kontadaj Normoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Komisiono pri Kontadaj Normoj
internacia organizaĵo • normiga organizaĵo
Komenco 1-a de aprilo 2001 vd
Antaŭe International Accounting Standards Committee vd
Sidejo Londono
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Komisiono pri Kontadaj Normoj (angle International Accounting Standards Board, mallonge IASB) estas instanco, kiu evoluigas kaj publikigas la Internaciajn Normojn pri Financa Raportado. La komisiono fondiĝis en 2001 kiel posteulo de la "Internacia Komitato pri Kontadaj Normoj" (International Accounting Standards Committee, mallonge IASC), fondita jam en 1973.

Dum la normoj publikigitaj de IASC nomiĝis Internaciaj Kontadaj Normoj, tiuj publikigitaj de IASB nomiĝas Internaciaj Normoj pri Financa Raportado. La ŝanĝita nomo komprenigu, ke la normoj temas ne nur pri kontado, sed pri pli ampleksa kaj kompleta financa raportado.

La jura sidejo de la Komisiono estas en Delaware (Usono), tamen ĝi aktivas unuavice de Londono. Ĝi estas privata instanco financata ĉefe de donacoj, kiujn ĝi ricevas pere de ĝia tegmenta institucio, la Fondaĵo de la Internacia Komitato pri Kontadaj Normoj (International Accounting Standards Committee Foundation).

Pere de speciala proceduro de agnosko (angle: "endorsement") la Eŭropa Unio agnoskas la plej multajn Internaciajn Normojn pri Financa Raportado kiel eŭrop-unian juron. Sed kritikantoj de tiuj ĉi normoj ĉefe el Eŭropo atentigas pri tio, ke al la IASB mankas demokratia legitimigo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]