Internacia Kongreso de Moderna Arkitekturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Internacia Kongreso de Moderna Arkitekturo, en franca Congrès Internationaux d'Architecture Moderne, estis organizo fondita en 1928 kaj malfondita en 1959, respondeca por serio de okazaĵoj kaj kongresoj aranĝitaj en Eŭropo fare de plej elstaraj arkitektoj tiame, kun la celo disvastigi la principojn de la moderna arkitekturo fokuse al ĉiuj fakoj de arkitekturo (kiel pejzaĝo, urboplanado, industria dezajno, kaj multaj aliaj).

La Internacia Kongreso de Moderna Arkitekturo estis fondita en Junio 1928, en la Kastelo Sarraz en Svisio, fare de grupo de 28 eŭropaj arkitektoj organizitaj de Le Corbusier, Hélène de Mandrot (posedantino de la kastelo), kaj Sigfried Giedion (unua ĝenerala sekretario). IKMA estis unu el multaj 20a-jarcentaj manifestoj kiuj antaŭeniris por la "arkitekturo kiel soci(al)a arto".

Aliaj fondomembroj estis Karl Moser (unua prezidanto), Hendrik Berlage, Victor Bourgeois, Pierre Chareau, Sven Markelius, Josef Frank, Gabriel Guevrekian, Max Ernst Haefeli, Hugo Häring, Arnold Höchel, Huib Hoste, Pierre Jeanneret (kuzo de Le Corbusier), André Lurçat, Ernst May, Max Cetto, Fernando García Mercadal, Hannes Meyer, Werner M. Moser, Carlo Enrico Rava, Gerrit Rietveld, Alberto Sartoris, Hans Schmidt, Mart Stam, Rudolf Steiger, Szymon Syrkus, Henri-Robert Von der Mühll, kaj Juan de Zavala. La Sovetaj delegitoj estis estontaj El Lissitzky, Nikolai Kolli kaj Moisei Ginzburg, kvankam por la Sarraz konferenco ili ne kapablis akiri vizojn.

Aliaj postaj membroj estis Minnette de Silva, Walter Gropius, Alvar Aalto, Uno Åhrén, Louis Herman De Koninck (1929) kaj Fred Forbát. En 1941, Harwell Hamilton Harris estis elektita kiel sekretario de la usona branĉo de IKMA, kiu estis Chapter for Relief and Post War Planning, fondita en Novjorko.