Internacia Konsilio de Arkivoj
| Internacia Konsilio de Arkivoj | ||
|---|---|---|
| Conseil international des archives | ||
| ne-registara organizaĵo sindikata federacio neprofitcela organizaĵo | ||
| Komenco | 9-a de junio 1948 | |
| Lando(j) | Francio vd | |
| Sidejo | Parizo, Francio | |
| Agareo | ||
| Estro | Josée Kirps (ekde 2022) | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
| Jura formo | asocio laŭ leĝo de 1901 | |
La Internacia Konsilio de Arkivoj (anlge: International Council on Archives, mallongigita ICA, france Conseil international des archives, mallongigita CIA) estas internacia ne-registara organizo kies celo estas antaŭenigi internacian kunlaboron por la uzo, evoluigo kaj konservado de arkivoj tutmonde. Unu el ĝiaj ĉefaj agadoj estas disvastigi publikan konscion pri graveco de arĥivoj. ICA reprezentas la interesojn de arkivaj institucioj kaj arkivistoj tutmonde. Ĝi proksime kunlaboras kun aliaj interregistaraj organizaĵoj kiel UNESKO kaj ICCROM, same kiel kun aliaj NRO-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La organizo estis establita en 1948 kun la helpo de Charles Samaran kiu estis la direktoro de la Naciaj Arkivoj de Francio. La konsilio kunigas diversajn internaciajn organizaĵojn por historia konservado kaj dokumentado.
Membreco
[redakti | redakti fonton]En 2009 ICA havis pli ol 1,400 instituciajn membrojn de 190 landoj. Krome, 200 individuaj arkivistoj kaj dokumentadministrantoj estas membroj.Membreco estas malfermita al naciaj kaj internaciaj organizaĵoj, profesiaj grupoj kaj individuoj[1]. Inter la membro-organizoj troviĝas interalie Arxivers sense Fronteres (Arkivoj sen Landlimoj).
La Internacia Konsilio pri Arkivoj konservas proksiman partnerecon kun UNESKO kaj estas fondinta membro de Blue Shield International, bazita en Den Haag (Hago), kiu laboras por protekti la mondan kulturan heredaĵon minacatan de milito kaj naturaj katastrofoj[2].
La ICA eldonas revuon, *Comma* , kiu aperas unu- aŭ dufoje jare kaj inkluzivas materialon en la lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj ankaŭ en la germana.
Organiza strukturo
[redakti | redakti fonton]La Internacia Konsilio pri Arkivoj estas dividita en 13 regionajn sekciojn interalie'EURBICA (European Regional Branch), eŭroipa sekcio de ICA. La planado kaj administrado de la programoj de la CIA estas ekzamenataj ĉe la Internacia Kongreso de Arkivoj, kiu okazas ĉiujn kvar jarojn, kaj ĉe la Internacia Konferenco de la Ronda Tablo pri Arkivoj (CITRA), kiu estas kunvokata ĉiujare por diskuti temojn de profesia intereso.
Misio-deklaro
[redakti | redakti fonton]La ICA estas neŭtrala, neregistara organizaĵo, financata de siaj membroj, kaj funkcias per la agadoj de ĉi tiu diversa membraro. Dum pli ol sesdek jaroj, la ICA kunigis arkivajn instituciojn kaj praktikistojn tutmonde pledantaj por bona arkiva administrado kaj fizika protektado de registrita heredaĵo, por disvolvi aŭtoritatajn normojn kaj plej bonajn praktikojn, kaj por instigi dialogon, interŝanĝon kaj pludoni de ĉi tiu scio kaj kompetenteco trans landlimojn" .
Universala Deklaracio pri Arkivoj
[redakti | redakti fonton]En 2008 okazis en Kuala Lumpur, Malajzio, internacia konferenco de CIA kie la CIA konsentis pri deklaro en kiu ĝi establis la strategian direkton, kiun la organizo sekvu en la sekvaj dek jaroj, bazita sur tradiciaj strategioj, sed ankaŭ sur pli novigaj politikoj, fokusiantaj, ekzemple, la administradon de elektronikaj dokumentoj aŭ la trejnadon de profesiuloj en la uzo kaj regadon de novaj teknologioj.
Traduko al Esperanto
[redakti | redakti fonton]Esperantistoj-arkivistoj aktive partoprenis en la politiko kaj agadoj de CIA. Rubèn (Rubeno) Fernández Asensio tradukis la Universalan Deklaracion de Arkivoj al Esperanto, HeKo 884 3-C, la 21-an de aŭgusto 2025[3].
- Universala Deklaracio pri Arkivoj (mallongigite UDA), International Council on Archives (ICA), aŭgusto 2025.
Kritiko
[redakti | redakti fonton]Analizinte la unuan frazon de la Deklaracio de Arkivoj, pruveblas kiel la internacia arĥivistika terminologio estas multe pli artefarita ol Esperanto mem, ĉar ĝi ne spegulas veran uzadon kaj kiel malfacilas ne nur internacia sed ankaŭ interfaka komunikado.
Internacia Normo Arkiva Priskribo - ISAD (G)
[redakti | redakti fonton]En 1993, la Internacia Konsilio pri Arkivoj aprobis la unuan skizon de ISAD(G) (Internacia Normo Arkiva Priskribo), celita iĝi normo por la elementoj inkluzivendaj en inventaro de retroviloj por arkivaj dokumentoj kreitaj de entreprenoj, individuoj kaj familioj.
Reviziita versio, konata kiel ISAD(G)2, estis publikigita en 2000.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (en, fr) Oficiala retejo de la Internacia Konsilio pri Arkivoj: ica.org
- (eo) Universala Deklaracio pri Arkivoj (mallongigite UDA), International Council on Archives (ICA), aŭgusto 2025.
- (eo) Arkivoj de Esperanto-tradukoj de okazaj dokumentoj de UN
- (eo) Arkivo de Informiloj de la oficejo de Universala Esperanto-Asocio por rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) A timeline of the International Council on Archives | International Council on Archives (Templinio de la Internacia provizo pri Arkivoj | Internacia pri Arkivoj). www.ica.org. Alirita la 9-an de majo 2017. Arkivita de la originalo, la 14-an de majo 2017.
- ↑ (en) Kontaktpaĝo de la Blue Shield International, la 24-an de februaro 2015. Arkivita de la originalo, la 12-a de novembro 2018. Alirita, la 24-an de februaro 2015.
- ↑ (eo) Publikigita la esperanta traduko de la Universala Deklaracio de Arkivoj, HeKo 884 3-C, la 21-an de aŭgusto 2025.

