Internacia Konsilio de Virinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Konsilio de Virinoj
organizaĵo • virina asocio
Komenco 1888 vd
Filioj National Council of Women of the United States • Consejo Nacional de Mujeres del Uruguay vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Elstarigitaj landoj havas lokajn organizojn aligitajn al ICW.

La Internacia Konsilio de Virinoj (angle International Council of Women, mallonge ICW; trad. Internacia Virina Konsilio) estas virina organizaĵo, kiu dediĉis sin al virinaj rajtoj.

Devontigo kun ICW permesas al naciaj konsilioj prezenti siajn opiniojn sur internacia scenejo. ICW havas konsultan statuson kun Unuiĝintaj Nacioj kaj konstantajn reprezentantojn ĉe ECOSOC, UNIDO, UNICEF, FAO, ILO, WHO, UNEP, UNCTAD, UNDP ktp.

Historio[redakti | redakti fonton]

La organizo estis establita en 1888 (parto de la festoj de la 40-a datreveno de la Seneka Akvofala Konferenco, angle Seneca Falls Convention). La inaŭguran kunvenon partoprenis 49 delegitoj de 53 porvirinaj organizaĵoj el naŭ landoj, nome Kanado, Usono, Irlando, Barato, Anglio, Finnlando, Danio, Francio kaj Norvegio.

Unue en 1903 oni fundis lokan filion en Italio kaj en 1905 en Belgio. La loka filio en Aŭstralio estis fondita en 1931. La ĉefa buĝeta fonto de la konsilio en siaj fruaj jaroj estis de Usono. Plej multaj kunvenoj okazis en EŭropoNordameriko, kaj ili okazis en tri oficialaj lingvoj - la angla, la franca kaj la germana - kio malinstigis virinojn de neeŭropa deveno. ICW ne aktive antaŭenigis balotrajton por virinoj, por ne ĉagreni la pli konservativajn sociojn. La konsilio komencis agi pri la temo de balotrajto en la frua 20-a jarcento.

Dum la dua Mondmilito, la agado de la organizo en Eŭropo estis grave difektita. Neniuj kongresoj estis kunvokitaj kaj iuj naciaj konsilantaroj tute ne funkciis dum la milito. La organiza konferenco kunvenis en 1946. La konferenco kondamnis la militkrimojn kaj postulis pli grandan partoprenon de virinoj en la politika gvidado.

Aktuala stato[redakti | redakti fonton]

Post la unua mondmilito, ICW partneriĝis kun la Ligo de Nacioj kaj la Unuiĝintaj Nacioj. ICW nun havas konsilan statuson ĉe Unesko, la plej alta statuso, kiun NRO povas atingi ĉe UN. Nuntempe 70 landoj estas membroj de ICW kaj internaciaj kunvenoj okazas ĉiuj tri jaroj. La ĉefsidejo de ICW estas en Parizo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]