Internacia Milittribunalo por Fora Oriento

La Internacia Milittribunalo por la Malproksima Oriento, konata ankaŭ kiel la Tokio Juĝo, la Tokiaj Juĝoj pro Militkrimoj kaj la Tokia Militkrima Tribunalo, estis armea proceso kunvenigita la 29an de aprilo 1946 por juĝi gvidantojn de la Imperio de Japanio pro iliaj krimoj kontraŭ paco, konvenciaj militkrimoj, kaj krimoj kontraŭ la homeco, kondukante ĝis kaj dum la Dua Mondmilito. Tiu Tribunalo estis modelita laŭ la Internacia Armea Tribunalo (IMT) de Nurenbergo, Germanio, kiu procesigis la gvidantojn de Nazia Germanio pro iliaj militkrimoj, krimoj kontraŭ paco, kaj krimoj kontraŭ la homaro.
Post la malvenko kaj okupacio de Japanio fare de la Aliancanoj, la Supera Komandanto de la Aliancaj Potencoj, la usona generalo Douglas MacArthur, publikigis proklamon por la fondo de la Tribunalo. La krimojn oni difinis surbaze de la Ĉarto de Nurenbergo. La Internacia Milittribunalo por Fora Oriento estis komponita de juĝistoj, akuzistoj kaj laboristaro de dek unu landoj kiuj estis luktintaj kontraŭ Japanio: nome Aŭstralio, Kanado, Ĉinio, Francio, Hindio, Nederlando, Novzelando, Filipinoj, Sovetunio, Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono; la defendon komponis japanaj kaj usonaj advokatoj. La Juĝo de Tokio plenumis provizoran jurisdikcion pli ampleksan ol tiu de la juĝoj de Nurenbergo, fare komencante el la japana invado de Manĉurio en 1931.
Oni juĝis 28 japanajn militestrojn kaj politikistojn fare de la tribunalo, inklude tiamajn kaj antaŭajn ĉefministrojn, ministrojn kaj militistestrojn. Oni akuzis ilin je 55 diferencajn akuzojn, inter kiuj agresmilitoj, murdoj kaj diversaj miltikrimoj kaj krimoj kontraŭ la homaro (kiel torturo kaj punlaboro) kontraŭ militprizonuloj, malliberigitaj civiluloj kaj loĝantoj de okupaciitaj teritorioj; finfine, 45 de la akuzoj, inklude ĉiuj de murdo, oni konsideris ripetojn kaj nerajtigitaj de la Ĉarto de la Tribunalo. La Juĝo de Tokio pluis pli ol duoblo de la plej konataj juĝoj de Nurenbergo, kaj ilia efiko estis same influa en la disvolvigo de la internacia juro; oni ne establis internaciajn milittribunalojn similajn ĝis la 1990-aj jaroj.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Kentaro Awaya; Annette Wieviorka: Les Procès de Nuremberg et de Tokyo, éd. Complexe, 1999
- Frank Michelin: "Le procès des criminels de guerre japonais", L'Histoire, n.° 271, pp. 54 ĝis 62