Joseph Wresinski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Wresinski
Persona informo
Naskonomo Joseph Antoine Maurice Roland Wrzesinski
Naskiĝo 12-an de februaro 1917 (1917-02-12)
en Angers
Morto 14-an de februaro 1988 (1988-02-14) (71-jaraĝa)
en Suresnes
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • politikisto • aktivulo • verkisto
TTT
Retejo https://www.joseph-wresinski.org/fr/
vdr
Joseph Wresinski en Respubliko Centrafiko.
Joseph Wresinski en Respubliko Centrafiko.

Patro Joseph WRESINSKI [ pl. Józef Wrzesiński](1917 - 1988) estis franca pastro kaj fondinto de la Internacia Movado ATD Kvara Mondo [1](Mouvement international ATD Quart Monde), kiu volas helpi al familioj kaj personoj, kiuj troviĝis en ekstrema mizero[2]. ATD Kvara Mondo havas sekciojn en 28 landoj en Afriko, Ameriko, Azio kaj Eŭropo.

Wresinski naskiĝis en malriĉa kvartalo de Angers, Francio. Li havis poldevenan patron kaj eŭskan (hispanan) patrinon. Dum sia tuta vivo li luktis kontraŭ la meksanismoj de malriĉeco kaj ekskludo en la servo de la plej malriĉaj. En 1957 li fondis la Movadon ATD Kvara Mondo en restadejo por senhejmuloj kun kiuj li kreis bibliotekon kaj infangvatejon. Li estis la aŭtoro de la raporto pri ekstrema malriĉeco kaj ekonomia kaj socia malfirmeco (Grande pauvreté et précarité économique et sociale). Tiu ĉi raporto preparis la vojon al ampleksa laboro de homrajtaj komisionoj ĉe la UN, la Eŭropan Union kaj la Konsilion de Eŭropo

Wresinski lanĉis la internacian tagon por la abolicio de malriĉeco kiu okazas ĉiujare la 17-an de oktobro. Poste tiu cĉ tago estis rekonita fare de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Projekto FONTO kiu dokumentas kaj esploras la historion de la plej malriĉuloj en Eŭropo, alprenis nomon en Esperanto (Projekto Fonto)[3][4]

Internacia tago por elradiki malriĉecon [redakti | redakti fonton]

Memortabulo sur Placo Trocadero en Parizo
Memortabulo sur Placo Trocadero en Parizo

La 17-an de oktobro 1987, [5] en ĉeesto de centmilo da personoj, Joseph Wresinski rivelis marmoran memorŝtonon ĉe la Homrajta Placo Trocadero en Parizo. En 1922 la Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 17-a de oktobro kiel "Internacia Tago por la Elradiko de Malriĉeco". [6] De tiam, pli ol tridek similaj memorŝtonoj ekestis tra la mondo : de Manega, Burkina Faso, al la Eŭropa Parlamento en Bruselo kaj de Rizal Parko en Filipinoj ĝis la ĝardenoj de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko. Ĉiu portas la saman tekston. Memorŝtono en kvar lingvoj por la Viktimoj de Malriĉeco en la Eŭropa Parlamento tekstas i.a. jene :"Kie homoj estas kondamnataj por vivi en malriĉeco, tie la homaj rajtoj estas malobservataj. Unuiĝi por respektigi tiujn rajtojn estas sankta devo."

En multaj landoj, ĉiu 17an de oktobro, homoj kunvenas por memorfestado en honoro al ĉiuj tiuj, kiuj suferas de ekstrema malriĉeco, kaj renovigas sian devontigon kontraŭbatali malriĉecon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(angla) ATD kvara mondo

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. Noto : "Kvara Mondo" ĉi tie signifas ĉiuj malriĉuloj en ambaŭ la riĉaj kiel la evolulandoj (la tn. 'tria mondo').
  2. Noto : ne laŭ la difino de la Monda Banko (sub 1,25 dolaro), sed laŭ alia difino kiu signifas vivi en timo, eksludo kaj honto, malscio, nesekureco.(ATD Vierde Wereld - Veel gestelde vragen over de oorzaken van armoede Arkivigite je 2017-10-24 per la retarkivo Wayback Machine - ATD Kvara Mondo, Multstarigitaj demandoj pri la kaŭzoj de malriĉeco en la mondo).
  3. Fonto Arkivigite je 2017-10-20 per la retarkivo Wayback Machine, ATD Vierde Wereld Mensenrechtenbeweging met de allerarmsten (Homrajta movado kun la plej malriĉaj) nederlande.
  4. atd-quartmonde.org/europe/Fonto.htm (arkivigite laŭ stato de februaro 2005) france.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.