Internacia Negoca Altlernejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Internacia Negoca Altlernejo, hungare Nemzetközi Üzleti Főiskola, angle International Business School Budapest (mallonge IBS) estas privata elita altlernejo en Budapeŝto. Ĝis 2014 resume 3700 studentoj akiris diplomojn.

Enirejo de IBS en Óbuda

Historio[redakti | redakti fonton]

Negocisto István Tamás fondis la altlernejon en 1991 kun apogo de Oxford Brookes University. La kampuso funkciis nur en luitaj ĉambroj en kontordomo en Újbuda. Post 6 jaroj la hungara ŝtato deklaris la oficialan akcepton, tial krom la angla diplomo la altlernejo rajtis doni ankaŭ hungarajn bakalaŭrojn. En 2011 oni fondis kampuson en Vieno, en la sekva jaro akordo okazis kun University of Buckingham. En 2014 la kampuso en Budapeŝto trovis pli konforman lokon en 3 domoj de Óbuda, tiuj 3 domoj estas historiaj monumentoj. En la sama jaro Ĝenerala Entreprenista Altlernejo aliĝis al IBS.

2 studentoj de IBS

En la altlernejo oni instruas angle, sed en la unua lernojaro la ekzameno povas okazi ankaŭ hungare. Por neangloj estas ankaŭ konvenaj lingvokursoj. La studentoj povas elekti la lernadon inter 8 BSc kaj 4 MSc.

Fontoj[redakti | redakti fonton]