Internacia Nudisma Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Internacia Nudisma Federacio aŭ en pli laŭvorta traduko Internacia Naturisma Federacio (en Esperanto pli kutimas la nocio "nudismo" ol "naturismo") - laŭ la tri oficialaj federaciaj lingvoj germane Internationale Naturisten-Föderation (INF), angle International Naturist Federation (INF) respektive france Fédération naturiste internationale (FNI) - estas la tutmonda ombrela organizaĵo de naciaj asocioj pri nudismo. Ĝi fondiĝis en septembro 1953 en la nudisma feriejo CHM Montalivet en sudokcidenta Francio.

La federacio laŭ la stato de septembro 2013 havas 35 naciajn asociojn tutmonde, kaj aldone havas korespondantojn en iuj landoj, kie nudismo praktikiĝas, sed kie ne ekzistas formala asocio nudisma. La organizaĵo varbas por oficiala agnosko de "homa rajto pri nudeco en natura medio kaj je naturaj kondiĉoj" kaj por tutmonda rekono de la rajto praktiki nudismon (almenaŭ en interkonsentitaj areoj aŭ, kaze de publikaj naĝejoj kaj aliaj sportejoj, en interkonsentitaj tempoj). Ĝi subtenas la disvolviĝon de nudismaj feriejoj kaj sportejoj, kaj kunlaboras kun naciaj kaj internaciaj institucioj.

Membroj de la federacio estas la naciaj asocioj pri nudismo, krome ekzistas individuaj membroj kaj eksterordinaraj membroj kiel nudismaj feriejoj, hoteloj kaj saŭnejoj.

Membraj naciaj asocioj pri nudismo

La INF laŭ la stato de septembro 2013 reprezentas la sekvajn naciajn asociojn pri nudismo:

Afriko

Azio

  •  Barato - korespondanto en Barato [2]
  •  Israelo - עמותה ישראלית לנטוריזם (Israela Naturisma Asocio) [3]
  •  Tajvano - korespondanto en Tajvano [4]

Eŭropo

  •  Aŭstrio - Österreichischer Naturistenverband [5]
  •  Belgio - Federatie van Belgische Naturisten / Fédération Belge de Naturisme / Belgische Naturisten-Föderation [6]
  •  Britio - Central Council for British Naturism [7]
  •  Bulgario - Съюз на нудисти в България (Sajuz na nudisti v Balgarija) / Union der Naturisten in Bulgarien [8]
  •  Ĉeĥio - Česká federace SK Oplatil [9]
  •  Danio - Dansk Naturist Union [10]
  •  Finnlando - Suomen Naturistiliitto ry [11]
  •  Francio - Fédération Française de Naturisme [12]
  •  Germanio - Deutscher Verband für Freikörperkultur (DFK) [13]
  •  Grekio - Ελλήνων Γυμνιστών-Φυσιολατρών "Γυμνοκρατία" (Ellinon Gimnistón-Fisiolatrón "Gimnokratía") [14]
  •  Hispanio - Federación Española de Naturismo [15]
  •  Hungario - Naturisták Magyarországi Szövetsége (NAMASZ) [16] (Federacio de Naturistoj en Hungario, Fenhu)
  •  Irlando - Irish Naturist Association [17]
  •  Italio - Federazione Naturista Italiana [18]
  •  Kroatio - Drustvo naturisma Hrvatske [19]
  •  Litovio - korespondentas Lietuvoje (korespondanto en Litovio) [20]
  •  Luksemburgo - Fédération Luxembourgeoise de Naturisme / Luxemburger Naturisten-Föderation [21]
  •  Nederlando - Naturisten Federatie Nederland (NFN) [22]
  •  Norvegio - Norsk Naturistforbund [23]
  •  Pollando - Federacja Naturystów Polskich (FNP) [24]
  •  Portugalio - Federação Portuguesa de Naturismo [25]
  •  Rusio - Федерация натуристов "Телорд" (Federacija naturistov "Telord") [26]
  •  Slovakio - Asociácia slovenských naturistov (ASN) [27]
  •  Slovenio - Zveza Drustev Naturistov Slovenije [28]
  •  Svedio - Sveriges Naturistförbund [29]
  •   Svislando - Union Naturiste Suisse/Schweizer Naturisten-Union/Unione Naturista [30]

Nordameriko

  •  Kanado - Union of the Quebec and Canadian Naturist Federations / Union des Fédérations Québécoise et Canadienne de Naturisme [31] (unio de Federation of Canadian Naturists (FCN) kaj Fédération Québécoise de Naturisme (FQN))
  •  Usono - neniu (ekde la septembro 2010 retiriĝo de la American Association for Nude Recreation, do la Usona Asocio por Nuda Distriĝo)

Sudameriko

Aŭstralio / Oceanio

Ankaŭ vidu

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo (en la germana, angla kaj franca)