Internacia Organizaĵo por Normigado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Internacia organizaĵo por normigado
(ru) Международная организация по стандартизации
(en) International Organization for Standardization
(fr) Organisation internationale de normalisation
ISO english logo.svg
fondodato 1947 (ISA 1926)
sidejo Ĝenevo (Svislando)
lingvoj franca, angla, rusa
Retejo www.iso.org
v  d  r
Information icon.svg

La Internacia Organizaĵo por Normigado (angle: International Organization for Standardization, ISO) estas internacia ne-registara organizaĵo fondita en februaro de 1947, kiu produktas interalie tutmondajn industriajn kaj komercajn normojn (vidu Produktoj de ISO sube por aliaj produktoj). Ĝiaj normoj estas nomitaj ISO-normoj. La sidejo de la organizaĵo estas la Centra Oficejo (en la angla Central Secretariat, ISO/CS) en Ĝenevo, Svislando. 162 membraj landoj kunlaboras por normigado. ISO estas unu el la tri tutmondaj organizaĵoj por normigado kune kun la Internacia Elektroteknika Komisiono - kiu respondecas pri eletraj aparatoj - kaj la Internacia Telekomunika Unio - kiu respondecas pri telekomunikado. Ili ĉiuj troviĝas en Ĝenevo kaj kunlaboras.

Administrado de ISO[redakti | redakti fonton]

La sistemo de ISO por administrado.

Ekzistas Strategia plano, kiu gvidas la agadon de ISO. Ĝin aprobas la Ĝenerala Asembleo, kiu estas renkontiĝo de ĉefaj oficistoj de ISO kaj delegitoj elektitaj pere de plenaj membroj. Korespondaj kaj abonaj membroj rajtas ĉeesti kaj observi.

Historio[redakti | redakti fonton]

1906 - Fondo de la IEC (Internacia Elektroteknika Komisiono).

1926 - Fondo de la ISA (Internacia Federacio de Naciaj Normigantaj Asocioj).

1944 - Starigo de la Kunordiga Komitato de Unuiĝintaj Nacioj (UNSCC) kiel provizora solvo dum la Dua Mondmilito.

1946 - Fondo de ISO (Internacia Organizo por Normigado).

Membreco en ISO[redakti | redakti fonton]

La 159 membroj, nome 110 plenaj membroj 10 abonaj membroj kaj 39 korespondaj membroj.
  •  membroj
  •  korespondaj membroj
  •  abonaj membroj
  •  aliaj lokoj kun ISO 3166-1-kodo ne-membroj de ISO
  • Po unu normiga instanco por unu lando rajtas membriĝi ĉe ISO (ĝenerale la plej grava instanco de la lando). Por nenormigaj organizaĵoj (ekz. la Universala Esperanto-Asocio UEA) ne eblas membriĝi, tamen eblas por ili partopreni la laboron kiel membroj de ISO-komitatoj (vidu sube membreco en ISO-komitatoj). Ekzitas tri malsamaj grupoj de membroj en ISO:

    • Plenaj membroj: Reprezentantoj de landaj normigadaj grupoj. Ili estas la solaj kiuj povas decidi kaj baloti.
    • Korespondaj membroj: Reprezentantoj de landoj kiuj ne havas propran normigadan organizaĵon. Ĉi tiuj povas havi informojn dum la disvolvado de la normo, sed ne povas baloti.
    • Abonaj membroj: Reprezentantoj de landoj kun malgranda ekonomio. Ĉi tiuj nur havas la informon post la balotado, do ili ne povas decidi nek partopreni en la disvolvado.

    Plenaj membroj[redakti | redakti fonton]


    Lando Normigada organizo Partopreno en (sub-)komitatoj
    Alĝerio IANOR 41
    Argentino IRAM 328
    Armenio SARM 38
    Aŭstralio SA 445
    Aŭstrio ASI 519
    Azerbajĝano AZSTAND 9
    Bangladeŝo BSTI 19
    Barato BIS 606
    Barbado BNSI 29
    Barejno BSMD 10
    Belgio NBN 550
    Belorusio BELST 161
    Bocvano BOBS 28
    Bosnio kaj Hercegovino BAS 80
    Brazilo ABNT 328
    Britio BSI 717
    Bulgario BDS 355
    Ĉeĥio UNMZ 590
    Ĉilio INN 103
    Ĉinio SAC 703
    Danio DS 324
    Demokratia Respubliko Kongo OCC 15
    Ebur-Bordo CODINORM 50
    Egiptio EOS 287
    Ekvadoro INEN 87
    Estonio EVS 75
    Etiopio QSAE 119
    Fiĝioj FTSQCO 10
    Filipinoj BPS 119
    Finnlando SFS 544
    Francio AFNOR 720
    Ganao GSB 27
    Germanio DIN 716
    Grekio ELOT 193
    Hispanio AENOR 615
    Hungario MSZT 479
    Indonezio BSN 221
    Irako COSQC 32
    Irano ISIRI 352
    Irlando NSAI 268
    Islando IST 148
    Israelo SII 213
    Italio UNI 660
    Jamajko BSJ 99
    Japanio JISC 676
    Jemeno YSMO 3
    Jordanio JSMO 22
    Kameruno ANOR 31
    Kanado SCC 380
    Kataro QS 27
    Kazaĥio KAZMEMST 72
    Kenjo KEBS 198
    Kipro CYS 66
    Kolombio ICONTEC 140
    Kostariko INTECO 27
    Kroatio HZN 183
    Kubo NC 201
    Kuvajto KOWSMD 6
    Libano LIBNOR 20
    Libio LNCSM 36
    Litovio LST 59
    Luksemburgo ILNAS 41
    Makedonio ISRM 9
    Malajzio DSM 255
    Malio MLIDNI 10
    Malto MSA 37
    Maroko SNIMA 71
    Maŭricio MSB 65
    Meksiko DGN 131
    Mongolio MASM 147
    Namibio NSI 5
    Nederlando NEN 579
    Niĝerio SON 31
    Nord-Koreio CSK 94
    Norvegio SN 342
    Nov-Zelando SNZ 162
    Omano DGSM 22
    Pakistano PSQCA 147
    Panamo COPANIT 1
    Peruo INDECOPI 19
    Pollando PKN 629
    Portugalio IPQ 349
    Rumanio ASRO 697
    Rusio GOST R 619
    Sauda Arabio SASO 151
    Senegalo ASN 5
    Sent-Lucio SLBS 5
    Serbio ISS 469
    Singapuro SPRING SG 136
    Sirio SASMO 18
    Slovakio SUTN 440
    Slovenio SIST 92
    Srilanko SLSI 185
    Sud-Afriko SABS 417
    Sudano SSMO 10
    Sud-Koreio KATS 704
    Svedio SIS 536
    Svislando SNV 521
    Tajlando TISI 269
    Tanzanio TBS 138
    Trinidado kaj Tobago TTBS 68
    Tunizio INNORPI 163
    Turkio TSE 356
    Ukrainio DSSU 311
    Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj ESMA 14
    Urugvajo UNIT 47
    Usono ANSI 610
    Uzbekio UZSTANDARD 7
    Vjetnamio STAMEQ 72
    Zimbabvo SAZ 46

    Korespondaj membroj[redakti | redakti fonton]

    Lando Normigada organizo Partopreno en (sub-)komitatoj
    Afganio ANSA 0
    Albanio DPS 4
    Angolo IANORQ 0
    Birmo MSTRD 0
    Bolivio IBNORCA 12
    Brunejo CPRU 6
    Butano SQCA 6
    Gabono ANTT 0
    Gambio GAMSFP 1
    Gvatemalo COGUANOR 0
    Gvineo IGNM 0
    Honkongo ITCHKSAR 232
    Kartvelio GEOSTM 1
    Kirgizio KYRGYZST 0
    Latvio LVS 3
    Lesoto LSQAS 0
    Liberio LDS 0
    Madagaskaro BNM 0
    Makao CPTTM 0
    Malavio MBS 2
    Maŭritanio DNPQ 2
    Moldavio INSM 41
    Montenegro ISME 17
    Mozambiko INNOQ 0
    Nepalo NBSM 0
    Palestino PSI 5
    Papuo-Nov-Gvineo NISIT 1
    Paragvajo INTN 0
    Respubliko Kongo ACONOR 0
    Ruando RBS 3
    Salvadoro CONACYT 15
    Sejŝeloj SBS 0
    Sieraleono SLSB 0
    Surinamo SSB 0
    Svazilando SWASA 11
    Taĝikio TJKSTN 11
    Turkmenio MSST 0
    Ugando UNBS 21

    Abonaj membroj[redakti | redakti fonton]

    Lando Normigada organizo Partopreno en (sub-)komitatoj
    Antigvo-Barbudo ABBS 0
    Burundo BBN 0
    Centr-Afrika Respubliko SNQCA 0
    Dominiko DBOS 0
    Eritreo ESI 0
    Gujano GNBS 0
    Honduro DGCI 0
    Kamboĝo ISC 0
    Laoso DISM 0
    Sankta Vincento kaj la Grenadinoj SVGBS 0

    Membreco en teknikaj (sub-)komitatoj de ISO[redakti | redakti fonton]

    Ĉiuj plenaj membroj kaj korespondaj membroj rajtas membriĝi en ĉiuj ISO-komitatoj. Ekzistas ĉefe kvar tipoj de membreco:

    • Partoprenantaj membroj
    • Observantaj membroj
    • Ĝemelaj membroj
    • Ligilaj membroj

    Partoprenantaj membroj[redakti | redakti fonton]

    Partoprenantaj membroj (P-member): tiuj, kiuj intencas aktive partopreni normigan laboron de teknika (sub-)komitato. Ili nepre devas voĉdoni en ĉiuj voĉdonadadoj de la (sub-)komitato. Krome, ili devas nomumi fakspertulojn por kontribui al la laboro. Ili kunlaboras por elverki internaciajn normojn.

    Observantaj membroj[redakti | redakti fonton]

    Observantaj membroj (O-member): tiuj, kiuj volas sekvi la verkadon de internacia normo kaj eventuale kontribui al la laboro. Ĉiuj plenaj kaj korespondaj membroj rajtas iĝi observantaj membroj en teknika (sub-)komitato.

    Ĝemelaj membroj[redakti | redakti fonton]

    Ĝemelaj membroj (Twinning): Evolulandoj, kiuj petas helpon de plena membro en industrilando.

    Ligilaj membroj[redakti | redakti fonton]

    Ligilaj membroj (Liaison member): internaciaj, geografie gravaj aŭ grandaj regionaj organizaĵoj, kiuj intencas partopreni la normigan laboron aŭ esti informataj pri ĝi.

    Produktoj de ISO[redakti | redakti fonton]

    Ekzistas kvin ĉefaj produktoj de ISO:

    • Internacia normo
    • Teknika specifikaĵo
    • Teknika raporto
    • Publika specifikaĵo
    • Internacia laborrenkontiĝa akordo

    Internacia normo[redakti | redakti fonton]

    Internacia normo (International Standard, IS): Tio estas la plej kutime kaj la plej bone konata tipo de ISO-dokumento. Ekzemplo estus ISO 9001.

    Teknika specifikaĵo[redakti | redakti fonton]

    Teknika specifikaĵo (Technical Specification, TS):

    Teknika raporto[redakti | redakti fonton]

    Teknika raporto (Technical Report, TR):

    Publika specifikaĵo[redakti | redakti fonton]

    Publika specifikaĵo (Publicly Available Specification, PAS):

    Internacia laborrenkontiĝa akordo[redakti | redakti fonton]

    Internacia laborrenkontiĝa akordo (International Workshop Agreement, IWA):

    Kreado de normo[redakti | redakti fonton]

    Normoj kreiĝas pere de longa procezo. Jenas la diversaj fazoj:

    Fazo Nomo (Esperante kaj angle) Mallongigo
    00 Prafazo Praprojekto Preliminary Work Item PWI
    10 Propono Nova laborpropono New Proposal (for a work item) NP
    20 Preparado Labora malneto Working Draft WD
    30 Komitata fazo Komitata malneto Committee Draft CD
    40 Kontrolado Malneto de normo Draft International Standard DIS
    50 Konsento Finfina malneto de normo Final Draft International Standard FDIS
    60 Publikigado Internacia normo International Standard IS
    90 Rekontrolo Review
    95 Nuligo Withdrawal

    Prafazo[redakti | redakti fonton]

    Propono[redakti | redakti fonton]

    La ok sekvantaj kategorioj rajtas proponi novan laborproponon:

    • Plena membro (lando)
    • La sekretario de la komitato, en kiu la normo devus publikiĝi
    • Alia komitato
    • Alia subkomitato
    • Organizaĵo en rilato
    • La komisio pri teknika administrado (TMB)
    • Unu el la konsilaj grupoj
    • La Ĝenerala Sekretario

    Preparado[redakti | redakti fonton]

    Post akcepto de laborpropono, la teknika (sub/)komitato staras laborgrupon por prepari laboran malneton kaj difinas limdatojn. Kuniĝas spertuloj pri la temo. Plenaj membroj, kiuj promesis aktive partopreni konfirmas sia(j)n teknika(j)n spertulo(j)n kaj pliaj plenaj membroj rajtas proponi spertulo(j)n. Cetere organizaĵoj kun A- aŭ D-rilato (ekzemple UEA) same rajtas nomumi spertulo(j)n dum tiu fazo. Laŭeble oni preparas kaj anglan kaj francan version samtempe, foje oni inkluzivas la rusan lingvon.

    Komitata fazo[redakti | redakti fonton]

    Tiu fazo ebligas komentojn de la plenaj membroj kaj observantaj membroj de la (sub/)komitato.

    Kontrolado[redakti | redakti fonton]

    Konsento[redakti | redakti fonton]

    Publikigado[redakti | redakti fonton]

    La Centra Oficejo kontrollegas kaj eventuale korektas erarojn. Ĝi presas kaj disdonas la Internacian Normon. Tiu fazo daŭras du monatoj.

    Rekontrolo[redakti | redakti fonton]

    Nuligo[redakti | redakti fonton]

    Lingvoj dum laborrenkontiĝoj[redakti | redakti fonton]

    La tri oficialaj lingvoj por renkontiĝoj estas la angla, la franca kaj la rusa. Tamen, la landa ISO-membro de Rusio devas disponigi kaj interpreton kaj tradukon al aŭ el la rusa. Eblas pliaj lingvoj. La prezidanto de la (sub/)komitato kaj la sekrateriejo devas zorgi pri la uzo de lingvoj.

    Esperanto en normoj[redakti | redakti fonton]

    Esperanto aperas en jenaj normoj

    • ISO 639-1:2002 (duliteraj lingvokodoj)
    • ISO 639-2:1998 (triliteraj lingvokodoj)
    • ISO 639-3:2007 (triliteraj lingvokodoj)

    Iuj normaj serioj[redakti | redakti fonton]

    Kelkaj el la normoj ofte uzataj kiel parto de kvalito-rega sistemo estas ISO 9000, ISO 9001, kaj ISO 9002. La normoj pri medio estas en la serio ISO 14000.

    Normigaj instancoj pri diversaj fakoj en diversaj landoj[redakti | redakti fonton]

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]