Internacia Polica Bulteno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Internacia Polica Bulteno
revuo
Speco polica revuo
Formato A5
Periodeco monata

Lando Francujo
Urbo Strasburgo
Posedanto Internacia Polica Ligo
Redaktisto Antoine Schwartz
Establodato 1911
Ĉesigita publikado 1935

vdr

La policfaka gazeto Internacia Polica Bulteno [1] [2] aperis en Parizo de 1911 ĝis 1914, eldonita de la tiea prezidanto de la Polica Klubo Esperantista, A. Miguiere kaj ĝia sekretario, E. Tison, policinspektoroj, kiuj ankaŭ fondis projekton de Internacia Esperantista Polica Asocio, kvankam kaj ilia gazeto kaj la asocio estis ĉesigitaj kaŭze de la Unua Mondmilito. Ĉiuj tiuj iniciatoj inkluzive de la gazeto La Polico de 1922 celis la uzon de Esperanto kiel internacia lingvo de la polica servo. Internacia Polica Bulteno reviviĝis en 1928, aperinte kiel monata polica fakrevuo kaj oficala organo de "Internacia Polica Ligo". Administranta redaktoro de la gazeto en 1933 estis Antoine Schwartz, inspecteur de police spéciale, en Strasburgo-Meinau, Francujo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eltiraĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]