Internacia Societo de Amikeco kaj Bonvolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Societo de Amikeco kaj Bonvolo
organizaĵo
Komenco 1978 vd
Lando(j) Usono vd
Fondinto(j) Stanley J. Drake vd
vdr

La Internacia Societo de Amikeco kaj Bonvolo estas internacia organizo fondita de d-ro Stanley J. Drake en 1978. Li ekpensadis pri tia organizaĵo je 8-a de marto 1976, la 60-a datreveno de sia naskiĝtago. Li estis tiam prezidanto de la Universitato Fort Lauderdale en Florido, Usono, kaj jam komencis plani sian estontan emeritiĝon. D-ro Drake diskutis la ideon kun amikoj en Usono kaj aliaj landoj, kaj post du jaroj, je la 8-a de marto 1978, la Internacia Societo de Amikeco kaj Bonvolo (ISAB) komencis sian ekziston.

La Societo estis dekomence neprofitcela organizaĵo, neŭtrala en aferoj de politiko kaj religio, kun la celo plibonigi internacian interkomprenadon, homajn rilatojn, pacon, amikecon, kaj bonvolon. Ĝi bonvenigis ĉiujn homojn kiuj subtenas tiujn celojn kiaj ajn estu iliaj politikaj aŭ religiaj kredoj.

La unua prezidanto de la Societo estis d-ro John L. Lewine de Novjorko, Usono, instruisto, lingvisto, verkisto, kaj internaciisto. D-ro Drake servis kiel ĝenerala sekretario. Aliaj funkciuloj dum la unuaj jaroj estis profesoro Pierre L. Ullman, s-ro Conrad Fisher, s-ro J. Anthony Blum, d-ro Richard E. Wood, kaj d-ro Helen K Billings.

Post kvar jaroj, la 27-an de aprilo 1992, prezidanto John L. Lewine mortis, kaj pro peto de la ceteraj funkciuloj d-ro Drake konsentis esti la dua prezidanto de la Societo. Conrad Fisher fariĝis ĝenerala-sekretario.

Dum sia plej aktiva epoko, la Societo akiris membrojn en 189 landoj kaj agnoskis la kontribuojn al siaj celoj fare de multaj homoj, de prezidentoj ĝis ordinaraj civitanoj tra la tuta mondo. Ĝi subtenis kaj diskonigis eventojn, inter kiuj estis la Semajno de Internacia Amikeco, la Universala Semajno de la Virinoj, la Monato de Homaj Rajtoj, kaj aliaj. Li dissendis ekzemplerojn de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en la lingvoj angla, franca, hispana, rusa, ĉina, kaj araba, kaj en Esperanto.

D-ro Drake estis la ĉefa motoro de la organizaĵo ĝis sia morto. Li forpasis la 2-an de decembro 2011, 95-jaraĝa. Nun aliaj pasintaj funkciuloj de la Societo strebas reaktivigi ĝin.

La dek celoj de la societo[redakti | redakti fonton]

  1. Kuraĝigi kaj flegi la antaŭeniĝon de internacia interkomprenado, pli bonan homaj rilatoj, amikeco, bonvolo, kaj paco pere de monda gefrataro de homoj de bona volo.
  2. Honori kaj respekti la leĝaron, servi la homaron, kaj subteni indajn idealojn kaj instancojn de oniaj landoj.
  3. Labori por internacia akordo kaj subteni la principon de internacia kunlaboro.
  4. Doni prioritaton al la homaj kaj spiritaj, ne al la materiaj, valoroj de la vivo.
  5. Plivalorigi altajn etikajn normojn en la komerco, la industrioj, la profesioj, la publikaj instancoj, kaj privataj aferoj.
  6. Plialtigi la pacon, bonfarton, kaj sekurecon de la homaro pere de ekukado, kaj naski amikecon, interkomprenon, kaj bonvolon inter la popoloj de la mondo.
  7. Kuraĝigi siajn membrojn trakti lernadon kiel senfinan vojon de kultivado de siaj intelektaj rimedoj.
  8. Pligrandigi la instruadon kaj lernadon de Esperanto, la plej vaste uzata helplinvgo por internacia komunikado, kaj kunlabori kun naciaj kaj internaciaj Esperanto-asocioj.
  9. Kunlabori kun aliaj organizaĵoj kies celoj kaj motivoj kongruas kun tiuj de ĉi tiu Societo kaj kiuj kontribuas al bonaj homaj rilatoj kaj monda paco.
  10. Por atingi la celojn de la Societo, membroj estas kuraĝigataj kunveni kiel eble plej ofte por interkonatiĝo kaj por akiri pli larĝen scion de naciaj kaj internaciaj aferoj kaj komunaj bezonoj, tiel pli bone prepariĝi solvi oftajn problemojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]