Internacia Spiritisma Konsilantaro
| Internacia Spiritisma Konsilantaro | ||
|---|---|---|
| The International Spiritist Council | ||
| neprofitcela organizaĵo | ||
| Komenco | 28-a de novembro 1992 vd | |
| Geografia situo | 15° 45′ 42″ S, 47° 53′ 48″ U (mapo)-15.761638888889-47.896777777778Koordinatoj: 15° 45′ 42″ S, 47° 53′ 48″ U (mapo) | |
| Landoj | Brazilo vd | |
| Sidejo | Braziljo | |
| Adreso | SGAN 909 - Brasília, District fédéral, 70297-400, Brésil | |
| Poŝtkodo | 70297-400 | |
|
| ||
| Agareo |
Spiritismo | |
| Lingvoj |
portugala lingvo | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
| Jura formo | neprofitcela organizaĵo | |

Internacia Spiritisma Konsilantaro - ISK (portugale Conselho Espírita Internacional - CEI)[1] establiĝis la 28an de novembro 1992. Ĝi konsistas en kuniĝo de la landaj spiritismaj organizoj. Ĝia sidejo estas en Braziljo[2], Brazilo. Ĝi celas estigi solidaran kaj fratan unuecon inter la spiritismaj organizoj el ĉiu lando, kaj la unuiĝon de la spiritisma movado. Ĝi respondecas pri la okazigo de la Mondaj Spiritismaj Kongresoj.[3]
EDICEI
[redakti | redakti fonton]EDICEI (eldonejo de ISK) respondecas pri la publikigo de spiritismaj libroj tradukitaj al naciaj lingvoj, kio inkluzivas enpaĝigon, ellaboron de kovriloj, preson kaj diskonigon de la libroj. Aperis verkoj ekz. en la lingvoj franca, hispana, angla, germana, rusa kaj hungara. La eldonejo partoprenas la ĉefajn librofoirojn en la mondo (ekzemple en San-Paŭlo, Rio-de-Ĵanejro, Frankfurto, Parizo, Novjorko kaj Bonaero).
Membroj de ISK
[redakti | redakti fonton]La jenaj landaj spiritismaj asocioj membras en ISK:
Germanio: Deutsche Spiritistische Vereinigung
Angolo: Sociedade Espírita Allan Kardec de Angola
Argentino: Confederación Espiritista Argentina Arkivigite je 2013-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
Aŭstralio: Franciscans Spiritist House Arkivigite je 2016-10-12 per la retarkivo Wayback Machine
Aŭstrio: Verein für Spiritistische Studien Allan Kardec
Belgio: Union Spirite Belge
Bolivio: Federación Espirita Boliviana Arkivigite je 2016-09-15 per la retarkivo Wayback Machine
Brazilo: Federação Espírita Brasileira
Kanado: Conseil Spirite Canadien
Ĉilio: Centro de Estudios Espirita Buena Nueva
Kolombio: Confederación Espiritista Colombiana
Kubo: Sociedad Amor y Caridad Universal
Salvadoro: Federación Espirita de El Salvador Arkivigite je 2007-01-06 per la retarkivo Wayback Machine
Hispanio: Federación Espirita Española
Usono: United States Spiritist Council
Francio: Conseil Spirite Français Arkivigite je 2016-10-09 per la retarkivo Wayback Machine
Gvatemalo: Cadena Heliosóphica Guatemalteca Arkivigite je 2008-08-20 per la retarkivo Wayback Machine
Honduro: Asociación Civil de Proyección Moral Arkivigite je 2007-10-21 per la retarkivo Wayback Machine
Irlando: Spiritist Society of Ireland Arkivigite je 2014-04-21 per la retarkivo Wayback Machine
Italio: Unione Spiritica Italiana
Japanio: Communion Spirite Chrétienne Francisco Cândido Xavier Arkivigite je 2009-02-24 per la retarkivo Wayback Machine
Luksemburgio: Groupe Spirite Allan Kardec de Luxembourg Arkivigite je 2016-10-05 per la retarkivo Wayback Machine
Meksiko: Consejo Espírita de México
Mozambiko: União Espirita de Moçambique
Norvegio: Gruppen for Spiritistiske Studier Allan Kardec
Nov-Zelando: Allan Kardec Spiritist Group of New Zealand
Nederlando: Nederlandse Raad voor het Spiritisme
Panamo: A Fraternidad Espírita Dios, Amor y Caridad
Paragvajo: Centro de Filosofia Espiritista Paraguayo
Peruo: Federación Espirita del Perú
Portugalio: Federação Espírita Portuguesa
Britio: British Union of Spiritist Societies Arkivigite je 2013-05-04 per la retarkivo Wayback Machine
Svedio: Svenska Spiritistiska Förbundet
Svislando: Union des Centres d'Études Spirites en Suisse Arkivigite je 2014-07-23 per la retarkivo Wayback Machine
Urugvajo: Federación Espirita Uruguaya
Venezuelo: Asociación Civil Sócrates
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo de ISK
- Fejsbuka paĝo de ISK
- Rilataj paĝoj pri ISK Arkivigite je 2016-10-12 per la retarkivo Wayback Machine el la retejo de Brazila Spiritisma Federacio (portugale)
- Retejo de EDICEI Arkivigite je 2021-12-02 per la retarkivo Wayback Machine (eldonejo de ISK)
- TVCEI Arkivigite je 2018-10-05 per la retarkivo Wayback Machine (reta televido de ISK)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Priskriboj kaj informoj tradukitaj el la retejo de Brazila Spiritisma Federacio (10.10.2016)
- ↑ Adreso: SGAN 909 – Modulo G – CEP 70690-090, Brasília – Brasil
- ↑ En 2016 okazis la 8a Kongreso (Lisbono de la 7a ĝis la 9a de oktobro)



