Internacia Tago de Amikeco
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
La Internacia Tago de Amikeco (angle International Day of Friendship) estas festotago rekonita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en 2011. Ĝi okazas ĉiujare la 30-an de julio por memorigi pri la graveco de la amikeco inter homoj, landoj kaj kulturoj. Origine iniciatis ĝin la iniciativo Cruzada Mundial para la Amistad fondita en Paragvajo en 1958.