Internacia Tago de Nelson Mandela

La Internacia Tago de Nelson Mandela (aŭ Tago Mandela) estas jara internacia tago honore al Nelson Mandela, festata ĉiujare la 18-an de julio, la naskiĝtago de Mandela. La tago estis oficiale deklarita de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Novembro 2009, kaj la unua Tago Mandela ĉe UN okazis la 18-an de Julio 2010. Tamen, aliaj grupoj komencis festi la Tagon Mandela la 18-an de Julio 2009.
La Tago Mandela ne estas celita kiel publika ferio, sed kiel tago por honori la heredaĵon de Nelson Mandela, la antaŭa prezidento de Sud-Afriko, kaj liajn valorojn, per volontulado kaj komunuma servo. La Tago Mandela estas tutmonda voko al agado, kiu festas la ideon, ke ĉiu individuo havas la potencon transformi la mondon. Kiel diras la retejo de Unesko:
Dum la mondo antaŭenigas la Tagordon 2030 por Daŭripova Evoluigo kaj alfrontas novajn defiojn, ni memoru la humanismon, kiu difinis lian vivon: "Ĉar esti libera ne estas nur deĵeti siajn katenojn, sed vivi laŭ maniero, kiu respektas kaj plifortigas la liberecon de aliaj."[1]
La mesaĝo de la kampanjo por la Tago Mandela estas: "Nelson Mandela batalis por socia justeco dum 67 jaroj. Ni petas vin komenci per 67 minutoj."[2]
Kaj kiel diris Mandela mem, "Ni estus honoritaj se tiu tago povus servi por kunigi homojn tra la mondo por batali kontraŭ malriĉeco kaj antaŭenigi pacon, repaciĝon kaj kulturan diversecon."[3]