Saltu al enhavo

Internacia Tago de Homa Frateco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Tago de Homa Frateco

La internacia tago de homa frateco estas tago kiu promocias intereligian kaj interkulturan dialogojn . Ĝi estis proklamita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la 21an de decembro 2020 laù la rezolucio 75/200. Per tiu rezolucio, kiu estis unue proponita de Egiptio kaj la unuiĝintaj arabaj Emirlandoj, la unuiĝintaj Nacioj invitis ĉiujn membroŝtatojn kaj aliajn internaciajn organizojn memorfesti ĉiujn jarojn la Tago de la Homa Frateco la 4an de februaro. Ekde tiu unua evento la 4a de februaro 2021, la Internacia Tago de la Homa Frateco ricevis la apogon de pluraj gravaj personoj de la mondo. La Papo Francisko, la granda imamo de Al-Azhar, Cheikh Ahmed el-Tayeb, same kiel la prezidanto de Usono Joe Biden, apogis la iniciaton.

Oni celebris tiun tagon por la unua fojo la 4an de februaro 2021. Tiu unua ceremonio estis virtuala ĉar ĝi okazis dum la pandemio de Kovimo 19 . Dum tiu virtuala renkonto kiu kunigis la imamon, la papo, la princo Cheikh Mohammed ben Zayed kaj de aliaj personoj, la Premio Zayed Award for Human Fraternity kiu ekzistas por kuraĝigi kaj rekoni tiujn kiuj inspiras al pli komprenema kaj pacema mondo estis aljuĝita al António Guterres kaj Latifah Ibn Ziaten.

Kunteksto

[redakti | redakti fonton]

Ĉio komencis la 4an de februaron 2019 en Abou Dhabi kiam renkontiĝis la [[Francisko (papo)|papo Francisko kaj la granda imamo de Al-Azhar, Ahmed el-Tayeb. Fine de tiu intervjuo, la papo kaj la imamo subskribis komunan dokumenton por senmortigi tiun historian renkonton . La dokumento subskribita estis tiam nomita : Dokumento pri la homa frateco por la paco en la mondo kaj la komuna kunekzisto ankaŭ konita sub la nomo de Deklaro de Abou Dhabi. En tiu deklaro, la du subskribintoj nomas la popolojn kaj la internaciajn estrojn al « engaĝi sin serioze por vastigi la kulturon de la tolero, de la kunekzisto kaj de la paco ; interveni, apenaŭ ebla, por haltigi la elverŝon de senkulpa sango, kaj meti finon al la militoj, al la konfliktoj, al la media difektado kaj al la kultura kaj morala dekadenco kiun la mondo vidis nuntempe 

Ekde tiam, Unuiĝintaj Nacioj faris de tiu tago internacian tagon de la homan fratecon proklamante :« La tolero, la plurismo , la reciproka respekto kaj la diverseco de la religioj kaj de la konvinkoj faras efektive prosperi la homan fratecon. ». Tiel, la dato de la 4a de februaro estas dekretita «internacia tago de la homa frateco»,,