Saltu al enhavo

Internacia Unio de Islamaj Scienculoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Unio de Islamaj Scienculoj
emblemo
internacia organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 11-a de julio 2004 vd
Geografia situo 25° 15′ 34″ N, 51° 33′ 8″ O (mapo)25.25933354095951.55228255274Koordinatoj: 25° 15′ 34″ N, 51° 33′ 8″ O (mapo)
Lando(j) Kataro vd
Sidejo Doho
Internacia Unio de Islamaj Scienculoj (Centra Doho)
Internacia Unio de Islamaj Scienculoj (Centra Doho)
DEC
Map
Internacia Unio de Islamaj Scienculoj
Fondinto(j) Yusuf al-Qaradawi vd
Estro Ali al-Qaradaghi (ekde 2024)
Lingvoj

araba lingvo
angla lingvo
persa lingvo
franca lingvovd

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Unio de Islamaj Scienculoj (IUIS, arabe الاتحاد العالمي لعلماء المسلمين, al-Ittiḥād al-ʿĀlamī li-ʿUlamāʾ al-Muslimīn, angle International Union of Muslim Scholars; mallongigo IUMS) estas internacia tut-islama neregistara organizaĵo [1].

Ĝia fondkonferenco okazis en Londono en 2004. Ĝis aprilo 2012, ĝia ĉefsidejo estis ĉe la Islama Kultura Centro de Irlando (ICCI) en Dublino. Laŭ la Protestanta Instituto por Islamaj Aferoj (IfS), ĝia ĉefsidejo nun estas en Doho, Kataro [2][3][4].

En 2004, rilate al la eksplodo de la milito en Irako, la IUIS eldonis fatvon deklarante, ke la elpelo de usonaj trupoj el la lando estas la devo de ĉiu islamano.

En 2007, la tiama Ĝenerala Sekretario subskribis la malferman leteron "Komuna Vorto Inter Ni kaj Vi" kun entute 138 aliaj islamaj akademiuloj al la gvidantoj de kristanaj eklezioj. La letero alvokas al dialogo pri komunaĵoj inter religioj

Referencoj

[redakti | redakti fonton]