Internacia esperantista organizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Organizo: teksto el la Enciklopedio de Esperanto.


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

En la UK 1911 la deziro al internacia organizo akiris pli konkretajn formojn. Oni starigis komisionon por studi tiun problemon kaj jam akceptis regularon pri „Rajtigitaj Delegitoj“. En la UK 1913 la kongreso akceptis regularon por „Int. Unuiĝo de E-istaj Societoj“, (IUES), al kiu aliĝis diversaj naciaj societoj. Tamen pro eksplodo de la mondmilito en 1914 la IUES neniam aktive funkciis. La UK 1920 reprenis la demandon kaj elektis komisionon por prepari definitivan solvon por tiu problemo.

En la UK 1922 la jam tiel longe pendinta problemo pri ĝenerala int. organizo fine trovis praktikan solvon. Malhelpo ĝis tiam estis la iom malsamaj interesoj de la ekzistantaj organoj de la movado. Ĉe unu flanko troviĝis la tiel nomataj Oficialaj Institucioj, grupiĝantaj ĉirkaŭ la Cenha Oficejo en Paciro. Ili deziris bazi la int. organizon sur la naciaj prop. societoj, kiuj devus kuniĝi en ia int. societo, kia estis jam la en 1913 starigita IUES. La rajtigitaj delegitoj, t. e. delegitoj de naciaj societoj, pagintaj certan kotizon, kiuj pro tio havas la solan voĉdonrajton en la kongresoj, baziĝis sur la samaj principoj. Sed aliflanke staris la jam bone organizita UEA kun siaj individuaj membroj tra la tuta mondo, kiu ĝis tiam ne apartenis al la oficialaj institucioj de la movado. Multaj deziris la int. organizon bazitan sur tiu jam regule funkcianta int. asocio. Iom da antagonismo inter Parizo kaj Geneve kaj personaj influoj malfaciligis dum longa tempo la trovon de kontentiga solvo.

Dum la vojaĝo al Helsinki d-ro Privat, tiama prez. de UEA kaj Chavet, ĝenerala sekc. de la Centra Oficejo, ridiskutis la problemon kaj sukces s veni al projekto de interkonsento, submetota al la kongreso. Forlasante nun la ideojn pri la antaŭa IUES kaj pri la rajtigitaj delegitoj, la UK en Helsinki 1922 venis al la jena organiza sistemo.

Oni kreis novan komitaton, la Konstantan Reprezentantaron de la Naciaj Societoj (KR), konsistantaj el reprezentantoj de la prop. societoj, kiuj pagas kotizon proporcian al la nombro de siaj anoj. La KR, kiu elektis prezidanton kaj sekretarion-kasiston, havis siajn kunvenojn dum la kongresoj kaj konferencoj kaj prizorgis la rilatojn kaj kunlaboron inter la aliĝintaj naciaj societoj.

Plue UEA estis ankaŭ akceptata kiel oficiala institucio, unuiganta la individuajn E-istojn.

Por ke estu gvida centro por la tuta movado, oni fine fondis Centran Komitaton, konsistantan el 6 membroj diversnaciaj, pri kies elekto KR kaj UEA devas interkonsenti. Do la CK ne enhavis reprezentantojn, elekfitajn 3 de KR kaj 3 de UEA, sed ĝi estis grupo de 6 membroj, pri kiuj ambaŭ organizaĵoj devis akordiĝi. La nomo de la CK estis poste ŝanĝata en tiun de Int. Centra Komitato - ICK. Ĝia sidejo estis ankaŭ en Genève. Ĉar la anoj de ICK loĝis en diversaj landoj, iliaj interrilatoj estis ĉefe skribaj, sed dum la kongresoj ili havis siajn apartajn kunvenojn. Estrho de la oficejo en Genève estis ĝenerala sekretario, kiu poste ricevis la titolon de direktoro.

Dum la kongresoj ankaŭ okazis komunaj kunsidoj de ICK, KR kaj la komitato de UEA. Tiuj kunvenoj kvazaŭ funkciis kiel parlamento de la movado, ĉar al ili apartenis la studo de la organizaj problemoj kaj la leĝdonanta povo, antaŭe prizorgitaj de la ĝeneralaj kongreskunsidoj. Post 1928 tiuj komunaj kunsidoj ricevis la nomon de kunsidoj de la Ĝenerala Estraro“.

Tasko de la ICK estis la ĝenerala gvidado de la movado. Ĝi reprezentis tiun movadon por la ekstera mondo, organizis la kongresojn kun la helpo de la Loka Kongresa Komitato, prizorgis la eldonon de la Oficialaj Dokumentoj, administris centran kason ktp. Siajn enspezojn tiu kaso ricevis el la kontribuoj de KR kaj UEA, el libervolaj subvencioj de tielnomataj patronoj de ICK, kaj el procentaĵo de la kongresaj kotizoj.

La nova formo de la organizo ne kontentigis multajn. Precipe oni plendis pri la duobleco de la movado, kiu postulis apartajn kotizojn por la naciaj kaj la internaciaj organizoj. Tial la organiza problemo ree aktualiĝis en la UK de Antwerpen en 1928. Oni tie ree elektis komisionon, sed dum la sekvantaj kongresoj en Budapest, 1929 kaj Oxford, 1930 oni spertis, ke estis tre malfacile veni al solvo, kiu povus kontentigi ĉiujn partiojn kaj kiu precipe ne postulos tro altajn kotizojn de la membroj. Pro tio oni decidis en Krakovo en 1931 forlasi dum kelkaj jaroj la reorganizan demandon kaj klopodi dumtempe plibonigi la funkciadon de la ekzistantaj organizaĵoj.

Dum la UK de Parizo 1932 la Kontrakto de Helsinki venis al surpriza kaj neatendita morto. En kunveno de KR, kie malnova franca kaj nova brita proponoj estis sur la tagordo, la franca societo venis subite kun nova propono, kiu enhavis kelkajn principojn kun tre vasta tendenco pri reorganizo. La plimulto akceptis la proponon malgraŭ energia protesto de kelkaj naciaj societoj kontraŭ tiu procedo.

La akceptita rezolucio simple deklaris la Kontrakton de Helsinki nuligita kaj enhavis decidon pri tasko de UEA, kiu certe estis ekster la kompetenteco de la kunveno de KR.

En sekvanta kunveno de la Ĝenerala Estraro la prezidanto de UEA esprimis sian fortan bedaŭron pro la tiel abrupta rompo de la kontrakto kaj rezervis al UEA ĉiujn rajtojn rilate al la akcepto de la nova statuto, ellaborata tuj post la kongreso de komisiono de 7 personoj.

Dum du jaroj la konsekvencoj de la decidoj, faritaj en Parizo, maltrankviligis la animojn en la E.-a movado kaj ofte minacis detrui ĝian internan pacon.

La komisiono, elektita por la ellaboro de la nova statuto, en kiu UEA rifuzis partopreni, finis sian laboron en nov. 1932 kaj proponis la fondon de Universala Federacio E-ista UFE. Tiu federacio estus organizaĵo, formota de la naciaj societoj, kiu samtempe transprenus la taskojn kaj grandparte la organizan sistemon de UEA, kaj do ne lasus lokon al UEA kiel memstara organizaĵo. La UFE formale starigita de la komenco 1933, havis ne tre prosperan kaj mallongan vivon. UEA rifuzis partopreni en ĝi; granda parto de la naciaj societoj restis firme aŭ provizore ekster ĝi kaj nur relative malmultaj societoj, sub la gvido de la ĝisnuna ICK, akceptis la novan organizan formon. En kunveno de UFE en Geneve en majo 1933 ĉeestis nur tre malmultaj reprezentantoj de landaj societoj.

La danĝero, ke tiel la movado disfalos en du konkurencajn kaj eble malamikajn partojn, grupiĝantajn ĉirkaŭ la malnova UEA kaj nova UFE, estis evidenta. Feliĉe dum la sama kunveno en Geneve la reprezentantoj de UFE trovis okazon priparoli kun la gvidantoj de UEA kaj per bona volo de ambaŭ flanko oni venis al „Plano de Genève“, kiu almenaŭ promesis pli bonan ŝancon al harmonia solvo de la problemo.

Kunvenis la Kongreso de Kolonjo en 1933 kaj kunsidis la reprezentantoj de naciaj societoj kaj de UEA por ellabori definitivan interkonsenton. En multaj longaj kunvenoj okazis la malfacilaj kaj penplenaj intertraktoj, sed fine, dum la ferma kunsido de la kongreso, la reprezentantoj povis solene subskribi protokolon, kiel resumon de la faritaj decidoj, kiu ricevis la nomon de „Interkonsento de Kolonjo“.

Ĝia esenca enhavo estas la jena: UEA estas la tutmonda organizaĵo de la E-a movado. Al ĝi la naciaj societoj povas aligi siajn membrojn kolektive por malalta kotizo de duona svisa franko. Flanke de tiu „simpla“ membreco, la naciaj societoj akcelos la aliĝon de „aktivaj“ membroj de UEA laŭ la kondiĉoj de la ĝisnunaj ordinaraj membroj de UEA. La gvidado de la nova UEA estas en la manoj de Int. Komitato, konsistanta el a, membroj, elektotaj de la naciaj societoj, aligintaj siajn membrojn; b, membroj, elektotaj de la delegitoj en aliaj landoj; c, membroj, alelektotaj de la nomitaj du kategorioj, ĝis triono de ilia propra nombro. Centra Estraro, elektota de la komitato, funkcios kiel administra estraro. Dum kongresoj okazos kunsidoj de la „Konsilantaro de la E-movado“, por aŭskulti raportojn ktp. Ĝi konsistos el la komitatanoj, la ĉefdelegitoj, la honoraj membroj, la dumvivaj membroj ktp.

Ŝajnis, ke la Kolonja Interkonsento malfermos la vojon al pli trankvila estonteco en la movado, sed la faktoj ne realigis tiun esperon. UEA adaptis sian statuton al la nova situacio kaj la estraro preparis skriban voĉdonon por la elekto de la komitatanoj de la kategorio c, kaj de la Centra Estraro. Sed denove venis opozicio, ĉefe de la franca nacia societo, kiu postulis la ripeton de la voĉdonado en la UK de Stockholm 1934 anstataŭ la skribaj elektoj. Polemikoj en cirkuleroj kaj gazetoj anoncis novajn malfacilaĵojn dum la estonta kongreso. En aŭg. 1934 pli ol 2000 partoprenantoj en la UK de Stockholm dum krizaj ekonomiaj cirkonstancoj denove donis belan pruvon pri la kreskanta forto de la E-a movado. Sed en la komitataj kunvenoj ree naskiĝis la internaj konfliktoj. Okazis la elekto por la alelektotaj membroj de la komitato, kiu donis tute alian rezultaton ol la antaŭaj skribaj voĉdonoj. Karsch, la ĝisnuna vicprez. de UEA, d-ro Privat, la red. de la gazeto E' kaj Andreo Cseh, ĉiuj de longa tempo anoj de la komitato, ricevis la plej malmultajn voĉojn kaj pro tio ne estis reelektataj en la komitato. La prez. de UEA, Stettler, trovis en tio kaŭzon por demeti la prezidantecon. Lin sekvis Karsch kaj Mans Jakob, direktoro de UEA. En la kongresa kunsido, kie tiuj decidoj estis konigataj, ili kompreneble vekis grandan konsterniĝon. Speciala kunveno, kunvokita por klarigi kaj diskuti la situacion, vidis grandan tumulton, aŭdis ekscititajn kaj eĉ ofendajn vortojn. Nur kun granda peno oni sukcesis trankviligi la animojn kaj revoki la deziron al paca kunlaboro.

Dume la nova estraro de CIEA, sub prezido de generalo Bastien, staras antaŭ grandaj malfacilaĵoj, kaŭzataj de la malbonaj financaj cirkonstancoj de UEA.

(Prenita el la verko „Historio kaj organizo de la E-a movado“ kaj el artikolo en „La Praktiko“, okt. 1934.) J. R. G. Isbrücker.

Notoj de C. C. Goldsmith pci la historio 1932-33. (1) Oni tute ellasis la fakton, ke la nova propono estis necesa, ĉar UEA reduktis sian subvencion al ICK de 2500 ĝis 500 svisaj frankoj, kaj sekve la malnova organizo ne povis vivi. - (2) Ne la franca societo faris la novan proponon en 1932, sed la brita, franca, germana, kaj itala societoj kune faris ĝin. - (3) La Komisiono esperis, ke UEA estus la nova int. organizo, kaj tiucele oni proponis, ke ĝi prenu du el la sidoj en la Komisiono, sed ĝi rifuzis. Krome, tuj post la kunveno de la Komisiono, laŭ peto de ĝia membraro, ni proponis, ke UEA estu la titolo de la nova organizo, la UEA-oficejo estu ĝia centro, kaj ke se eble, Settler estu la unua prezidanto. Merchant eĉ konsentis eksigi por tion permesi. UEA tute ne respondis al la propono kaj nur post tio oni starigis UFE-n. (4) Fakto estas, ke en la unua monato 11 socletoj aliĝis al UFE, inkluzive Francujo, Itatujo, Svedujo, Britujo, kiuj estas inter la plej gravaj societoj. (5) La kunveno en Genève en maja 1933 estis aranĝita, laŭ propono de BEA, nur por interrilati kun UEA por vidi ĉu lastmomente oni povus trovi interkonsenton. UEA rifuzis partopreni, kaj nur estis pro la persona interveno de Schoofs, UEA ĉefdelegito en Belgujo, ke Stettler konsentis renkonti la aliajn ĉeestantojn. - (6) La interkonsento de Kolonjo povus esti atingita du jarojn pli frue se UEA nur estus konsentinta diskuti la aferon, ĉar ĝi estas preskaŭ laŭ la propono farita de BEA en majo 1931. - (7) Oni tute ellasis la fakton, ke oni postulis la ripeton de la voĉdonado en Stockholm pro la fakto, ke la skriba voĉdonado estis erare farita, ĉar oni permesis en tiu ke personoj voĉdonu por si mem.

EdE-O