Internacia flughaveno Vnukovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vnukovo (apartigilo)
Internacia flughaveno Vnukovo
IATA: VKO ICAO: UUWW
Resuma informo
Lando Rusio
Regiono Moskvo
Tipo Civila flughaveno
Apuda urbo Domodedovo
Alteco 209 m
Geografia situo 55° 35′ 46″ N, 37° 16′ 3″ O (mapo)55.59611111111137.2675Koordinatoj: 55° 35′ 46″ N, 37° 16′ 3″ O (mapo)
Situo de Internacia flughaveno Vnukovo
Map
Internacia flughaveno Vnukovo
Information icon.svg
vdr
Vido al la flughaveno
Flughaveno "Vnukovo"
Stacio de fervojo
Aviadiloj en "Vnukovo" en 1971 (Aeroflot)
Aviadilo Tu-154M (JuTejr)
Aviadilo A319 (Germanwings)

La Internacia Flughaveno "Vnukovo" (ruse Международный аэропорт Внуково) estas unu el la plej gravaj flughavenoj de Moskva regiono kaj la kvara laŭ kvanto da pasaĝeroj en Rusio. Ĝi situas sur teritorio de Moskvo 10 kilometrojn sur-okcidente de la Moskva cirkla aŭtovojo.

"Vnukovo" havas statuson de internacia flughaveno. Ĝi akceptas pasaĝerajn kaj ŝarĝajn vojaĝojn. Ĝi ankaŭ estas baza flughaveno de kelkaj flugkompanioj: Transaero (Трансаэро), JuTejr (ЮТэйр), Gazpromavia (Газпромавиа), Jakutija (Якутия). La flughavenon uzas 10 milionoj da pasaĝeroj dum unu jaro[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Vnukovo estas unu el la plej malnovaj flughavenoj de Moskvo. Ĝi estis konstruita ekde 1937 kaj ekfunkciis la 2-an de julio 1941. En 1945 post fino de la Dua mondmilito tien translokiĝis la baza pasaĝera flughaveo de Moskvo (antaŭe ĝi situis sur la Ĥodinka kampo).

En 1993 estis kreita akcia kompanio "Flughaveno Vnukovo".

Aerodromo[redakti | redakti fonton]

La aerodromo havas du kurejojn uzeblajn de ĉiuj bazaj tipoj de aviadiloj. Ĝi povas akcepti 45 suprenflugojn/alteriĝojn dum unu horo. Nun ĝi funkcias 24 horojn dum diurno.

Stacidomoj[redakti | redakti fonton]

La stacio "Vnukovo-1" priservas regulajn pasaĝerajn vojaĝojn (enlandajn kaj eksterlandajn). Ĝi tralasas 8 milionojn da pasaĝeroj ĉiujare.

"Vnukovo-2" priservas specialajn vojaĝojn de la Prezidanto, estraro de Rusio kaj eksteraj landoj. Dum elflugadoj kaj alflugadoj de altnivelaj personoj oni fermadas la federacian aŭtovojon M3, Moskvan cirklan aŭtovojon k.a. (ĝis 40 minutoj).

"Vnukovo-3" priservas komercan aviadon[2], Roskosmos kaj la Registaron de Moskvo.

Flugkompanioj[redakti | redakti fonton]

Internaciaj linioj[redakti | redakti fonton]

Flugkompanioj:

Flugkompanio Direktoj
Flago-de-Francio.svg Aigle Azur Parizo
Flago-de-Grekio.svg Astra Airlines Tesaloniko
Flago-de-Grekio.svg Bluebird Airways Iraklio, Kerkira, Rodos, Kos, Patraso
Flago-de-Bulgario.svg Bulgaria Air Burgaso, Varna
Flago-de-Kartvelio.svg Georgian Airways Tbiliso
Flago-de-Germanio.svg Germanwings Hanovro, Kolonjo, Stutgarto
Flago-de-Germanio.svg Hamburg Airways Braunschweig
Flago-de-Germanio.svg Lufthansa (Star Alliance) Berlino, Hamburgo, Duseldorfo, Frankfurto ĉe Majno
Flago-de-Sirio.svg Syrian Arab Airlines Damasko
Flago-de-Turkio.svg Turkish Airlines (Star Alliance) Ankaro, Antalya, Istanbulo
Flago-de-Rusio.svg Газпром авиа Nukus
Flago-de-Ukrainio.svg Мотор Сич Vinico, Zaporiĵo
Flago-de-Rusio.svg Трансаэро Aktau, Almato, Astano, Atirau, Barcelono, Erevano, Frankfurto ĉe Majno, Funĉalo, Ibizo, Iraklio, Cancún, Karagando, Kievo, Kos, Kostanaj, Lisbono, Londono, Madrido, Miamo, Milano, Novjorko, Odesa, Parizo, Pardubice, Palma de Majorko, Pekino, Rimini, Romo, Rodos, Taŝkento, Tel-Avivo, Toronto, Ŝimkento, Vieno, Venecio
Flago-de-Rusio.svg ЮТэйр Bakuo, Bratislavo, Brno, Buĥaro, Duŝanbeo, Fergano, Ganĝa, Hanovro, Kievo, Lvivo, Minsko, Naĥiĉevano, Odesa, Rigo, Samarkando, Simferopolo, Taŝkento, Tesaloniko, Talino, Vilno
Flago-de-Ukrainio.svg ЮТэйр-Украина Donecko, Ĥarkovo, Kievo, Krivij Rih, Luhansko
Flago-de-Rusio.svg Якутия Balatono, Palma de Majorko

Enlandaj linioj[redakti | redakti fonton]

Flugkompanioj:

Fugkompanio Direktoj
Flago-de-Rusio.svg Aeroflot (Аэрофлот) Sankt-Peterburgo
Flago-de-Rusio.svg Gazpromavia (Газпромавиа) Anapa, Belojarskij, Gelendĵik, Jamburg, Krasnodar, Maĥaĉkala, Nadim, Novij Urengoj, Sankt-Peterburgo, Sovetskij, Uĥta
Flago-de-Rusio.svg Groznij-avia (Грозный-авиа) Grozno
Flago-de-Rusio.svg Severstal (Северсталь) Ĉerepovec, Velikij Ustjug, Vorkuta
Flago-de-Rusio.svg Transaero (Трансаэро) Jekaterinburg, Krasnojarsk, Novosibirsk, Novij Urengoj, Norilsk, Omsk, Sankt-Peterburgo, Petropavlovsk-Kamĉatskij
Flago-de-Rusio.svg JuTejr (ЮТэйр) Anapa, Arĥangelsk, Astraĥano, Belgorod, Belojarskij, Ĉelabinsk, Gelendĵik, Ĥanti-Mansijsk, Irkutsk, Jekaterinburg, Joŝkar-Ola, Kazano, Kaliningrad, Kirov, Kogalim, Krasnodar, Krasnojarsk, Kurgan, Kursk, Magas, Magnitogorsk, Maĥaĉkala, Mineralnije Vodi, Murmansk, Nalĉik, Narjan-Mar, Nazranj, Niĵnevartovsk, Niĵnekamsk, Niĵnij Novgorod, Novosibirsk, Nojabrjsk, Njaganj, Omsk, Permj, Rostov-na-Donu, Samara, Sankt-Peterburg, Soĉi, Stavropol, Surgut, Siktivkar, Tambov, Tomsk, Tjumenj, Uljanovsk, Usinsk, Ufa, Uĥta, Vladikavkaz, Volgogrado, Voroneĵ
Flago-de-Rusio.svg Jakutija (Якутия) Anadirj, Blagoveŝĉensk, Bratsk, Jakutsk, Komsomolsk-na-Amure, Krasnodar, Magadan, Maĥaĉkala, Nerjungri, Pevek, Soĉi

Transporta kunligo kun la ĉefa parto de Moskvo[redakti | redakti fonton]

Oni povas atingi la flughavenon de Moskvo kaj reen diversmaniere.

Komenco de veturo en Moskvo Veturilo Tempo de veturo Kosto (en rubloj) Referencoj
010Moskwa Metro Line 1.svg Metrostacio "Jugo-Zapadnaja" Aŭtobusoj 611, 611c, 272 Inter 25-30 kaj 60-90 minutoj 25 Per aŭtobuso 272 ĝis la haltejo "Gostinica" ("hotelo"), poste iri 150-200 metrojn. Aŭtobuso 611c estas ekspreso.
010Moskwa Metro Line 1.svg Metrostacio "Jugo-Zapadnaja" Marŝrutko 45 proksimume 30 minutoj 40 Ofta trafiko, rapide veturas
060Moskwa Metro Line 6.svg Metrostacio "Tjoplij Stan" Aŭtobuso 526 100 minutoj Apudurba linio
050Moskwa Metro Line 5.svg030Moskwa Metro Line 3.svg040Moskwa Metro Line 4.svg Metrostacio "Kijevskaja", fervoja stacidomo Kievskij elektrotrajno "Aeroekspres" 35-40 minutoj 320 La fina haltejo estas subtera fervoja stacio ĉe "Vnukovo-1"

Krome, la flughaveno atingeblas per sia aŭtomobilo laŭ la federacia aŭtovojo M3 aŭ ŝoseo Borovskoje.

Aviadaj akcidentoj[redakti | redakti fonton]

  • La 27-an de januaro 2012 unu aviada inĝeniero estis vundita de aviadila helico kaj pro tio post 40 minutoj mortis[4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]