Internacia opikonvencio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La internacia opikonvenciointernacia konvencio pri opio estis la unua internacia traktato por kontroli drogojn. Ĝi estis subskribita la 23-an de januaro 1912 en Hago, Nederlando.

La konvencio iĝis valida la 15-an de januaro 1915 en Usono, Nederlando, Ĉinio, Honduro kaj Norvegio.

Reviziita internacia opikonvencio okazis la 19-an de februaro 1925 kaj validiĝis la 25-an de septembro 1928.

Ĝin anstataŭis la ununura drogkonvencio de 1961.

Tiu konvencio celas kontroli la importon, vendon, distribuon kaj eksporton de morfino, kokaino kaj de iliaj kemiaj saloj. Ĝi estas la bazo de la nuna sistemo de internacia drogkontrolo, ĉar la subskribintaj landoj adaptis siajn leĝojn laŭ la konvencio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1909, Usono kunvokis la internacian opikomisionon en Ŝanhajon por lukti kontraŭ la grandiĝanta opikomerco.

Tiu unua traktato estis subskribta interalie de Germanio, Usono, Ĉinio, Francio, Britio, Italio, Japanio, Nederlando, Portugalio, Rusio kaj Tajlando. Tiu komisiono adoptis plurajn punktojn por neniigi la produktadon kaj la konsumadon de opio, kiuj poste iĝis la bazo de la unua internacia opikonvencio en 1912.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]