Internacia sporta federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Internacia sporta federacio (angle International Federation, akronimo: IF) estas la supera organo de ia sporto en la mondo, kaj ĝi kunigas la landajn sportajn asociojn de tiu sporto en la diversaj landoj, kaj la regionajn federaciojn, se ajnaj ekzistas.

La ĉefaj funkcioj de internacia sporta federacio estas organizi la tutmondajn konkursojn en la sporto, determini la leĝojn de la sporto kaj prizorgi la disvolviĝon de la sporto en la mondo.

La ĉefaj fontoj de financado por la federacioj estas enspezoj de sponsoradoj kaj elsendaj rajtoj de la konkursoj kiujn ili organizas, kaj iuj el la enspezoj de Olimpikoj (se temas pri federacioj de olimpikaj sportoj). Nature, la federacioj de la popularaj branĉoj ricevas pli grandajn enspezojn ol tiuj de la malpli popularaj branĉoj.

Ĉiu sporto agnoskita de la Internacia Olimpika Komitato (ĉiuj olimpikaj sportoj kaj kelkaj neolimpikaj sportoj) havas internacian sportan federacion. La ekzisto de tia federacio estas necesa kondiĉo por ke la Internacia Olimpika Komitato rekonu la sporton, kaj fakte la Internacia Olimpika Komitato difinas sporton kiel specon de sporto, kiu havas agnoskitan internacian sportan federacion, kaj inter la fakoj laŭ la Internacia Olimpika Komitato ĉio kio apartenas al unuopa internacia sporta federacio estas konsiderata unu sporto.

La internaciaj sportaj federacioj estas integrigitaj ene de la Tutmonda Asocio de Internaciaj Sportaj Federacioj.

Ekzemploj de internaciaj sportfederacioj:

La literoj I kaj F aperas en la nomo de plej multaj federacioj ĉar ili estas mallongigo de la vortoj Internacia kaj Federacio. Federacioj kies nomo estas en la franca la literoj FI aperas antaŭ la nomo de la branĉo, laŭ la formato Federation Internationale de (sporto). Tiuj, kies nomo estas en la angla, la nomo de la branĉo aperas meze, antaŭita de I kaj sekvata de F, en la formato Internacia (sporta) Federacio. Estas iuj federacioj, kies nomo havas U (de la vorto Unio) anstataŭ F, kiel UCI, kaj ekzistas iuj kie W (de la vorto Mondo) anstataŭigas I (ekzemple BWF, la Monda Federacio de Badmintono, aŭ WTF, la Monda Federacio de Tekvondo).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. FISA celebrates 125 years in 2017 (angle). Alirita 28-a de decembro 2018.