Saltu al enhavo

Internacia tago de senperforto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Non violence sculpture by carl fredrik reutersward malmo sweden.jpg
Senperforto, skulptaĵo fare de Carl Fredrik Reutersward. Malmo, Svedio.

Internacia tago de senperforto (aŭ senperforta tago) estas la internacia tago en 2-a de oktobro ĉiujare. Ĝi estas la naskiĝtago de Mahatmo Gandhi, kiu uzis la senperforton kiel metodon de politika batalado dum la sendependiĝo de Hindio de la brita imperio. Gandhi nomis la senperforton "la plej granda povo kion la homaro posedas".

Je la 15a de junio 2007, la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 2an de oktobro "Internacia tago de senperforto". La ideo de tia ĉi tago venis de internacia kunveno en Nov-Delhio en januaro 2007. La kunveno -- "Paco, senperforto kaj plipovigado: gandhia filozofio en la 21a jarcento" -- markis la centjariĝon de la movado de civila malobeo kiun lanĉis Gandhi en Sud-Afriko. La partoprenintoj de la kunveno -- de 91 landoj kaj 122 organizaĵoj -- emfazis la bezonon "konstrui justecan kaj egalecan mondon, kie homoj povas vivi digne en paco kaj harmonio kunkune en diversaj kaj plurecaj socioj."

La rezolucio de la Ĝenerala Asembleo petas la membro-ŝtatojn marki la tagon "en taŭga maniero kaj disvastigi la mesaĝon de la senperforto, inkluzive per la edukado kaj la publiksciigado."

Vidu ankaǔ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]