Internacia tago de socia justeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Internacia tago de socia justeco estas internacia tago agnoskata de UN. Ĝi estas markita ĉiujare la 20-a de februaro, kaj ties celo estas antaŭenigi konscion de socia justeco, inkluzive de socia egaleco, tra la mondo.

Fono[redakti | redakti fonton]

La termino "socia justeco" ekis en la mezo de la 19a jarcento, kaj signifas justan distribuadon de sociaj kaj ekonomiaj rimedoj fare de registaraj institucioj al civitanoj. La ideo estas, ke sociaj rajtoj kiel dungado, edukaj servoj, medicina prizorgo, loĝado, posedaĵo, kaj aliflanke sociaj devoj, kiel militservo, pagado de impostoj ktp., estas bazaj kondiĉoj por partoprenado en socio. Tiele ili devas esti dividitaj egale.

Ĉi tiun daton agnoskis Unuiĝintaj Nacioj en 2007; la tago estis markita por konsciigi pri socia justeco en la mondo. La percepto estas ke socia justeco estas unu el la fundamentaj principoj de justa socio, paco, prospero kaj la kunekzistado de homoj, popoloj kaj nacioj. Oni supozas, ke por antaŭenigi justan socion, la principoj de socia justeco devas esti levigita en la tagordo kaj aplikita en la socia ordo kaj realigita en la ĉiutaga vivo. Samekiel la lukto por la antaŭenigo de seksa egaleco.

Unuiĝintaj Nacioj difinas la luktado por socia justeco kiel ĝia ĉefa tutmonda socia misio kun la celo antaŭenigi kaj konservi homan dignon. La deklaro pri internacia tago de socia justeco en la praktiko fokusas pri certigo de justa (viveltenebla) enspezo por ĉiuj laboristoj, sociala protektado (socialismo), kaj daŭra socia dialogo pri la bazaj principoj de moderne funkcianta kaj ŝanĝanta socio kaj rajtoj en la laboro. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]