Internaciaj Esperanto-Konferencoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Internaciaj Esperanto-Konferencoj (IEK) estas serio de klerigaj konferencoj pri kulturaj temoj, kiuj okazas ekde 1988 daŭrigante la antaŭajn Internaciajn Konferencojn de la Neŭtrala Esperanto-Movado. Ekde 1989 ilin organizas OSIEK. Por ebligi rektajn interŝanĝojn, la nombro de partoprenantoj al IEK estas limigita al cent kvindek; ofte kunvenas ĉirkaŭ cent homoj.

Konferencoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Urbo Lando Temo Periodo
2014 Brașov Rumanio La maro en literaturo kaj muziko 19a ->25a de julio
2013 Saint-Amand-Montrond Francio Esperanta muziko 20a -> 26a de julio
2012 Svitavy Ĉeĥio Sciencfikcio kaj robotoj 14a -> 20a de julio
2011 Wuhan Ĉinio La ĉina saĝo 18a -> 23a de aprilo
2010 Herzberg am Harz Germanio Kial Esperanto estas revolucia lingvo? 17a -> 23a de julio
2009 Kondoros Hungario Humura literaturo en Esperanto 18a -> 24a de julio
2008 Nova Gorica Slovenio Fernando de Diego 12a -> 18a de julio
2007 Pazarĝik Bulgario Mitoj kaj legendoj 14a -> 20a de julio
2006 Timişoara Rumanio Kio estas Oriento 15a -> 21a de julio
2005 Rafina Grekio Bizanca kulturo
2004 Pécs Hungario Esperanta gazetaro
2003 Prago Ĉeĥio Intimaj temoj en esperanto-beletro
2002 Loveno Belgio Scienco kaj socio 20a -> 26a de julio
2001 Straznice Ĉeĥio Karolo Piĉ kaj liaj mondoj
2000 Motovun, Istrio Kroatio Multkultureco, multlingveco kaj kunvivado
1999 Metz Francio Mono kaj Civilizo
1998 Trieste Italio Romiaj influoj kaj la latina lingvo en la mondkulturo
1997 Rafina Grekio Helenaj influoj en la mondkulturo
1996 Poprad Slovakio Esperanto kaj imperiaj lingvoj en internacia uzado
1995 Varsovio Pollando Vivo kaj verko de Ivo Lapenna
1994 Homburg Germanio Ksenofobio: kaŭzoj kaj rimedoj
1993 Kondoros Hungario Kial paroli Esperanton?
1992 Ateno Grekio Lingvo kaj kulturo
1991 Poprad Slovakio Esperanto kaj "Nova Eŭropo"
1990 Tainach / Tinje Aŭstrio Ideologio kaj Esperanto
1989 La Chaux-de-Fonds Svisio La fenomeno Edmond Privat (kune kun Literatura Foiro koop)
1988 Metz Francio Internacia kaj naciaj kulturoj sojle de la dua jarcento de Esperanto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]