Internaciigo kaj asimilado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En komputado, internaciigo estas tia maniero verki programaron, kia faciligas ties asimilon al diversaj lingvokulturaj tradicioj, laŭeble sen ŝanĝi la fontkodon. Tiusence internaciigo estas zorgo de programisto (izoli la tekstajn mesaĝojn en apartan, laŭbezone ŝanĝeblan dosieron; referenci en la programoj la bezonatajn parametrojn per lokaĵaro ktp), dum la lingvan asimiladon povas plenumi fakulo pri la kocerna homlingvo, ne bezonanta specialajn sciojn pri programar-inĝenierado.

La responda anglalingva termino internationalization estas pli longa ol la esperanta, tial oni ofte uzas mallongigon i18n (la komenca kaj la fina literoj, plus la nombro de ellasitaj literoj anglaj).

Alia termino anglalingva estas NLS (mallongigo de National Language Support or Native Language Support, t.e. «NaciLingva Subteno»).

Ecoj de internaciigitaj programoj:

  • Programo kaj grafika uzantinterfaco estas disigitaj.
  • Dialogujojn oni kreas sufiĉe grandaj aŭ adapteblaj al bezonoj de nacilingvoj (iuj postulas pli longajn mesaĝojn ol aliaj).
  • Mesaĝoj estas metitaj en eksterajn dosierojn.
  • Pri la kulturspecifaj lokaĵoj (dato/horo, nombroprezento, signaro ktp) la programo konsultas la lokaĵaron.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj