Enlanda Enspeza Servo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Internal Revenue Service)
Enlanda Enspeza Servo
federacia registara organizaĵo de Usono • ŝtata organizaĵo • impost-administrantaro
Komenco 1-a de julio 1862 vd
Geografia situo 38° 53′ 35″ N, 77° 1′ 37″ U (mapo)38.89292841-77.02706158Koordinatoj: 38° 53′ 35″ N, 77° 1′ 37″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Internal Revenue Service Building
Enlanda Enspeza Servo (Vaŝingtono)
Enlanda Enspeza Servo (Vaŝingtono)
DEC
Enlanda Enspeza Servo
Enlanda Enspeza Servo
Lokigo de Vaŝingtono en Usono
Map
Enlanda Enspeza Servo
Filioj IRS Criminal Investigation • Independent Office of Appeals vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Interna Enspenza Servo (angle Internal Revenue Service, IRS [ajarEs]) estas la enspeza instanco de la usona registaro. Ĝi estas fako de la Departmento de la Trezorejo, kaj estas rekte regata de la Komisionanto de Interna Enspezo. IRS havas respondecon pri la kolektado de impostoj kaj la administrado de la Kodo de Enlanda Enspezo. Ĝi administris/administras ankaŭ aliajn registarajn programojn, inkluzive de parto de la kurac-asekura leĝo "Affordable Care Act". [1]

La instanco fondiĝis en 1862 por administri la unuan usonan enspezimposton, kiun oni kreis por subvencii la Enlandan Militon. Ĝi ricevis la nunan nomon en 1918.

La Enlanda Enspeza Servo havas ĉefsidejon en Vaŝingtono, ĉe 1111 Constitution Avenue NW. Tra la tuta lando ĝi havas proksimume 90 mil dungitojn. Ĉiujare ĝi kolektas pli ol 2 400 000 000 000 usonajn dolarojn, kaj ricevas impostajn dokumentojn de proksimume 234 milionoj da enspezantoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]