Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo
Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo aŭ ISKŜ (angle Intergovernmental Panel on Climate Change aŭ IPCC) estas scienca organizaĵo taskita pri la taksado de la riskoj de la klimatŝanĝiĝo, kaŭzita de la homaro. Ĝi estis kreita en 1988 de du asocioj de la Unuiĝintaj Nacioj: la Programo de Unuiĝintaj Nacioj pri Mediprotektado (UNEP) kaj la Monda Organizaĵo pri Meteologio (WMO). La ĉefa tasko de la spertuloj estas taksi la riskojn de la klimatoŝanĝiĝo kaj kolekti strategiojn por malhelpi ĝin. La sidejo de ISKŜ troviĝas en Ĝenevo.
En 2007 la organizaĵo, kune kun la eksa usona vicprezidento, Al Gore, ricevis la Nobel-premion pri paco.
Funkciado
ISKŜ estas malferma al ĉiu membrolando de la du fondintaj organizaĵoj kaj kunigas centon da fakuloj el la tuta mondo, el universitatoj, esplorlaboratorioj, entreprenoj, asocioj medipotektaj kaj aliaj organizaĵoj. ISKŜ estas do asocio de landoj: ĝiaj anoj estas nacioj.
Kunsidantoj estas delegitoj de siaj propraj registaroj kaj ilia mandato estas "ekspertizi la sciencajn, teknikajn kaj sociekonomiajn informojn pri risko de klimatŝanĝiĝo pro homa agado.
Ekde sia fondiĝo ISKŜ verkis serion de raportoj, kiuj referenciĝis kaj estas pli kaj pli uzataj de decidantoj, sciencistoj, studentoj kaj aliaj fakuloj. Tiuj raportoj influas la mediprotektan politikon de multaj registaroj.
Taskoj
ISKŜ estas organizaĵo ne por esplora, sed ekspertiza, kies tasko estas sintezi esplorlaborojn tutmondajn.
Pli precize la taskoj de ISKŜ estas:
- ekspono de la aktuala scio pri la diversaj aspektoj de la klimatproblemaro;
- takso de la sekvoj de klimatŝanĝiĝoj al medio kaj socio;
- vortigo de realismaj strategioj por evito aŭ adaptiĝo;
- partoprenigo de evoluantaj kaj nove industriiĝintaj landoj al ISKŜ-agadoj.
Organizo
ISKŜ konsistas el tri laborgrupoj:
- grupo 1 pristudas la fizikajn kaj ekologiajn principojn de la klimatŝanĝiĝo
- grupo 2 pristudas la efikojn, la malfortaĵojn kaj la adaptiĝon al klimatŝanĝiĝo
- grupo 3 pristudas la rimedojn por malpligrandigi la klimatŝanĝiĝon
Ekzistas ankaŭ speciala skipo por naciaj inventaroj pri gasoj kun forceja efiko, kiu verkis metodologiajn gvidliniojn por tiaj inventaroj.[1].
Ĉiu laborgrupo kaj la speciala skipo havas du kunprezidantojn, unu reprezentanta evoluintan landon, la alia evoluantan landon.
Budĝeto
En la jaro 2005 ISKŜ elspezis 4,9 milionoj da svisaj frankoj, t.e. ĉ. 3,1 milionoj da eŭroj. De 1988 ĝis inkluzive 2005 la suma budĝeto estis 81,3 milionoj da frankoj aŭ 51,7 milionoj da eŭroj[2], meze deo 4,5 milionoj da svisaj frankoj. La elspezoj estas do pli-malpli konstantaj.
Agadoj
Centoj de ISKŜ-anoj (reprezentantoj de registaroj kaj asocioj) kunvenas ĉiujare. Ĉiu membro disponas unu voĉon, nerigarde la grandecon de la lando. La kunsido starigas la kampon de ontaj raportoj kaj validas la verkitajn raportojn.
ISKŜ kunvenigas ankaŭ fakatelierojn pri diversaj demandoj rilate al klimatŝanĝiĝo.
La ĉefaj agadoj de ISKŜ estas la produktado de raportoj (taksaj raportoj kaj specialaj raportoj), metodologiaj gvidlinioj kaj teknikaj dokumentoj.
Publikaĵoj
La ISKŜ publikigas periodajn informojn, kiuj povas taŭgi kiel apogo por la agado de la landoj, kiuj subskribis la traktatojn de Unuiĝintaj Nacioj pri la klimatŝanĝiĝo.
Tiuj informoj estas baze konsiderataj kiel la plej fidindaj pri tiu temo, kaj estas ofte citataj en la politikaj kaj sociaj diskutoj pri tiu ĉi afero.
Ekzista ankaŭ resumaj informoj (Summary for Policymakers), kiu ĝenerale vekas atenton de amaskomunikiloj pro iliaj praktikaj konsideroj.
Taksaj raportoj
Kvar tiaj raportoj de la ISKŜ aperis inter 1990 kaj 2007:
- Unua raporto en 1990; ĝi konfirmis la sciencajn informojn pri la klimatŝanĝiĝo. Ĝi instigis Unuiĝintajn Naciojn starigi kadran konvencion pri klimatŝanĝiĝoj, adoptita en 1992 kaj valida ekde marto 1994.
- Dua raporto en 1995 - "Klimatŝanĝiĝoj 1995"; ĝi estis bazo al la diskutoj pri la protokolo de Kioto
- Tria raporto en 2001 - "Bilanco 2001 pri klimatŝanĝiĝoj"; ĝi enhavas la tri raportojn de la laborgrupoj kaj sintezan raporton pri la sciencaj demandoj rekte ligitaj al politiko necesa.
- Kvara raporto en 2007, atendata en novembro 2007 post tri antaŭaj raportoj:
- la 1-an de februaro (Parizo),
- la 5-an de aprilo (Bruselo),
- la 3-an de majo (Bangkoko).
Specialaj raportoj
Tiuj raportoj rilatas aŭ al taksado aŭ la preciza demando:
- Efikoj de klimatŝanĝiĝo al regionoj, 1997
- Aviado kaj planeda atmosfero, 1999
- Metodoligiaj kaj teknikaj demandoj pri teknologia delokigo, 2000
- Uzo de teritorioj, uzŝanĝo de teritorioj kaj arbaroj, 2000
- Kapto kaj stokado de karbondioksido (2006)
- Maldetruo de la ozona tavolo kaj de la planeda klimatsistemo: demandoj rilate al fluorklorkarbonhidrogenaĵoj kaj al karbonhidrogenaĵoj perfluoraj
Metodologiaj raportoj
Kritiko
La tutmonda varmiĝo pri kiu okupiĝas ISKŜ koncernas multajn homojn kaj interesojn. La sekvoj de la tutmonda varmiĝo influas multajn fakojn kaj klimatprotekto postulas klopodojn, kiuj laŭ diversaj vidpunktoj estas diversnivele taksataj. La laboro de ISKŜ pri la tutmonda varmiĝo estas do rigardata kritike, kaj diversaj flankoj riproĉas aŭ maltroigon aŭ troigon.
Problemo estas la fakto, ke la fina redakto de la temresumoj politike tre observataj dependas de la granda nombro de politikistoj kaj juristoj misiitaj de la registaroj. Kritikistoj antaŭvidas la danĝeron, ke la konsilantoj kunfandiĝos kun la konsilotoj.[3] Tiel evidentiĝis rilate al la kvara taksa raporto de ISKŜ, ke iiuj registaroj (interalie Usono kaj Ĉinio) sukcesis obteni evidentan malplifortigon de la raportmalneto proponita de la sciencistoj.
Ne en scienca literaturo, sed en politikaj kaj publikaj diskutoj, ĉefe en Usono, ekzistas multaj reprezentoj de la tiel nomataj klimatkritikistoj, kiuj esprimas dubon pri la rezultoj prezentitaj de ISKŜ aŭ ĝenerale pri la teorio de klimatŝanĝiĝoj antropogenaj (kaŭzitaj de la homo). En iuj kazoj oni suspektas ilin pri pagita lobiadlaboro.[4]
Referencoj
- ↑ http://www.ipcc-nggip.iges.or.jp/public/2006gl/index.htm
- ↑ IPCC PROGRAMME AND BUDGET FOR 2006 TO 2009
- ↑ Der Klimabasar (la klimatbazaro), Die Zeit, 1-an de februaro 2007
- ↑ Wie ein Ölgigant und das American Enterprise Institute Stimmung gegen den UN-Klimabericht machen (kiel naftogiganto kaj la usona instituto de entreprenoj varbas kontraŭ UN-klimatraporto), Telepolis, 2-an de februaro 2007
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- TTT-ejo de la ISKŜ (angle kun dosieroj en la araba, ĉina, franca, rusa kaj hispana)
- Resumo de la tria raporto el la jaro 2001 (germane)
- Aldone al la ISKŜ-raporto de 2007 far la instituto Alfred Wegener (germane)
- La raporto de 2001 (angle)
- Unuiĝo de koncernataj sciencistoj: La procedo por starigi ISKŜ-raporton (angle)
- Bernhard Pötter: Centoj kunverkas la klimatobiblion, TAZ de la 3-a de februaro 2007, p. 3 (germane)