Interreta Arkivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interreta Arkivo
Internet Archive
emblemo
Sidejo de la Interreta Arkivo
arkivoretejoneprofitcela organizaĵocifereca biblioteko • retarkivo
Komenco majo 1996
Geografia situo 37° 46′ 56″ N, 122° 28′ 18″ U (mapo)37.78227145-122.47158652715Koordinatoj: 37° 46′ 56″ N, 122° 28′ 18″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo San-Francisko, Kalifornio, Usono
Internet Archive (Kalifornio)
Internet Archive (Kalifornio)
DEC
Internet Archive
Internet Archive
Lokigo de Kalifornio en Usono
Map
Interreta Arkivo
Tipo neprofitcela organizaĵo
Agareo

web archiving
• cifereca konservado

Moto

universal access to all knowledge

Fondinto(j)

Brewster Kahle vd

Ĉefestro(j) Brewster Kahle vd
Membro de Usona Biblioteka Asocio • Cifereca Biblioteka Federacio • Internacia Interreto-Konserva Konsorcio • Digital Preservation Coalition • National Digital Stewardship Alliance • Heredaĵa Biblioteko pri Biodiverseco • Project ReShare • Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj • Open Access Scholarly Publishers Association • Koalicio por Retigita Informo • Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd
Lingvoj

angla

Agokampo Cover Art Archive
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

37° 46′ 56.3″ N 122° 28′ 17.65″ U / 37.782306 °N, 122.4715694 °U / 37.782306; -122.4715694 (mapo) La Interreta Arkivoangle Internet Archive estas soci-utila digita biblioteko kun la fiksita misio de "universala aliro al ĉiu scio." [1][2] Ĝi disponigas permanentan stokadon de kaj libera publika aliro al kolektoj de ciferecigitaj materialoj, inkluzive de retejoj, muziko, movantaj bildoj, kaj preskaŭ tri milionoj da publikdomenaj libroj. En oktobro 2012, ĝia kolekto pintis 10 petabajtojn.[3][4] Aldone al ĝia arkivadfunkcio, la Arkivo estas aktivista organizaĵo, rekomendata por libera kaj malferma Interreto.

La Interreta Arkivo permesas al publiko alŝuti kaj elŝuti digitan materialon al ĝia datuma reto, sed la plejparto de siaj datumoj estas trankvile aŭtomate stokita de retejoj, kiuj laboras por konservi kiom multe da la publika reto kiel eble.

Wayback Machine[redakti | redakti fonton]

Detala artikolo => Wayback Machine

La interreta arkivo aŭ The Wayback Machine, enhavas pli ol 150+ miliardojn da interretaj asimiladoj (kaptaĵoj).[5][6] La Arkivo ankaŭ kontrolas unu el la mondaj plej grandaj librociferecigaj projektoj.

Vidkasedoj ĉe la Interreta Arkivo
Videokasedoj ĉe la Interreta Arkivo

Fondita fare de Brewster Kahle en 1996, la Arkivo estas sociutila neprofitcela organizaĵo funkcianta en Usono. Ĝi havas jaran buĝeton de 10 milionoj da Usonaj Dolaroj, derivitaj de gamo da fontoj: enspezo de siaj retserĉantaj servoj, diversaj partnerecoj, stipendioj, donacoj, kaj la Kahle-Austin-Fondaĵo.[7] Ĝia ĉefsidejo estas en San Francisco, Kalifornio, kie proksimume 30 el ĝiaj 200 dungitoj laboras. La plej granda parto de ĝia dungitara laboro okazas en ĝiaj libro-skanadaj centroj. La Arkivo havas datumcentrojn en San Francisco, Redwood City, kaj Richmond, ĉio en Kalifornio. Ĝia kolekto estas spegulita por stabileco kaj eltenivo ĉe la Bibliotheca Alexandrina en Egiptio.[8]

La Arkivo estas membro de la International Internet Preservation Consortium (angle: Internacia interreta konservada konsorcio).[9] Tiu soci-utila digita biblioteko estis oficiale indikita kiel biblioteko fare de la Ŝtato de Kalifornio en 2007.[10]

Interreta enarĥivigo[redakti | redakti fonton]

Wayback Machine[redakti | redakti fonton]

Per la uzo de la arkiviga servo Wayback Machine eblas aliri retejajn enhavojn kiuj ne plu estas alimaniere alireblaj ol pro konservado de kopio en la arkiviga servo. La 12-an de majo 1996 estas la dato de la plej malnovaj enarkivigitaj paĝoj en web.archive.org (WayBack Machine), kiel ekzemple la ĉefpaĝo de la retejo infoseek.com [11].

Archive-it[redakti | redakti fonton]

Kreita komence de la jaro 2006, Archive-it [12] (arkivigu ĝin) estas TTT-enarkiviganta abonservo kiu permesas instituciojn kaj individuojn konstrui kaj konservi kolektojn de ciferecaj enhavoj kaj krei ciferecajn arkivojn. Archive-it permesas la uzanton personigi la enhavojn kiujn ili deziras konservi pro kialoj kiel kultura heredaĵo. Tra reta aplikaĵo, partneroj de Archive-it povas rikolti, katalogi, administri, foliumi, serĉi kaj vidi iliajn enarĥivigitajn kolektojn[13]. Archive-it havas partnerajn instituciojn en almenaŭ en 17 landoj: ĉefe por kolektoj de registaroj, universitatoj, muzeoj kaj kulturaj organizaĵoj.

"Scribe", laborstacio por skanado de libroj
"Scribe", laborstacio por skanado de libroj kiun la arkivo uzas en trideko da skanadocentroj en kvin landoj

Skanado de libroj[redakti | redakti fonton]

Inter pri 2006 kaj 2008, Microsoft havis specialan rilaton kun Interreta Arkivo tra la projekto Live Search Books (angla vikipedio) kiu celis skani librojn. Tio rezultis en kolekto de pli ol 300 000 libroj. Microsoft donis financan subtenon kaj helpis disponigi la skanilojn. Depost la 23-an de majo 2008, Microsoft kiu financis la projekton Live Search Books (en) permesante rete traŝerĉi librojn en la Interreta Arkivo, kiu rezultis en pli ol 300 000 skanitaj libroj ne daŭrigis la projekton[14]. Microsoft disponigis siajn skanitajn librojn sen kontrakta restrikto kaj donacis la skanadan aparataron al siaj eksaj partneroj[14]

En 2013 Aaron Swartz kaj amikoj klopodis disponigi en Interreta Arkivo centmilojn da libroj en publika havaĵo kun la intenco ke ĝi restu alirebla al la publiko[15].

La librolega retaplikaĵo 'BookReader'[16] de la Interreta Arkivo, konstruita en ties retejo, havas funkciojn kiel la montrado de ununura paĝo, de du paĝoj samtempe aŭ de miniatura bildo; plena ekrano; zomi, do pli aŭ malpli grandigi la detalojn, altrezoluciaj bildoj kaj foliumado[16][17].

Listo de librociferecigaj sponsoroj[redakti | redakti fonton]

Pli ol 50 sponsoroj (2018) helpis la Interretan Arkivon provizi pli ol 5 milionoj da skanitaj libroj (teksterojn). De ĉi tiuj, pli ol 2 milionoj estis skanitaj de la Interreta Arkivo mem, financita de ĝi mem aŭ de MSN, la Universitato de Toronto aŭ de la Fondumo Kahle/Austin kiu estas la fondinto de la Interreta Arkivo[18].

Malfermita Biblioteko[redakti | redakti fonton]

La Malfermita Biblioteko estas alia projekto de Interreta Arkivo. La vikio serĉas inkluzivi retpaĝon por ĉiu libro iam ajn eldonita. Ĝi ankaŭ celas esti rete alirebla publika biblioteko, kiu enhavas la plenajn tekstojn de proksimume 1 600 000 libroj en publika havaĵo (el rezervo de la pli ol kvin milionoj de la ĉefa teksta kolekto), tute legeblaj, elŝuteblaj kaj plentekste traserĉeblaj.

Kelkaj similaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Internet Archive Frequently Asked Questions. Interreta Arkivo. Alirita 13-a de aprilo 2013.
  2. Internet Archive: Universal Access to all Knowledge. Interreta Arkivo. Alirita 13-a de aprilo 2013.
  3. 10,000,000,000,000,000 bytes archived!. rettaglibro de Interreta Arkivo (26-a de oktobro 2012). “Marde, la 25-an de oktobro 2012, centoj da Interretarkivaj subtenantoj, volontuloj kaj stabanaro celebris la aldonon de la 10,000,000,000,000,000a bajto al la arkiva amaskolekto.”.
  4. Brown, A. (2006). Archiving websites: A practical guide for information management professionals. Londono: Facet Publishing. p. 9.
  5. Internet Archive: Projects. Interreta Arkivo. Alirita 6a de Marto 2013.
  6. Grotke, A. (Decembro 2011). "Web Archiving at the Library of Congress". Computers In Libraries, v.31 n.10, p. 15-19. Information Today.
  7. (Spring 2003) “Who Owns History?” (10). 
  8. "Donation to the new Library of Alexandria in Egypt"; Aleksandrio, Egiptio; la 20-an de aprilo 2002. Bibliotheca Alexandrina. Interreta Arkivo.
  9. "Members" International Internet Preservation Consortium. Netpreserve.org
  10. "Internet Archive officially a library", la 2-an de majo 2007. Interreta Arkivo
  11. (en) "Internet Archive Forums: What is the oldest page on the Wayback Machine?" (angle: Kio estas la plej malnova paĝo sur la "Wayback" Maŝino?). archive.org , arĥivigita de la originalo, la 11-an de marto 2019.
  12. (en) "archive-it.org", arkiviigta de la originalo la 14-an de aprilo 2013.
  13. (en) Goel, Vinay (la 23-an de oktobro 2016). "Defining Web pages, Web sites and Web captures", Interreta Arkivo, arĥivita de la originalo, la 9-an de decembro 2018.
  14. 14,0 14,1 (en) "Book search winding down". MSDN Live Search Blog, la 23-an de majo 2008, arĥivite de la originalo la 20-an de aŭgusto 2008.
  15. (en) Brewster Kahle, Aaron Swartz memorial at the Internet Archive, 2013-01-24, via The well-prepared mind Arkivigite je 2014-08-14 per la retarkivo Wayback Machine, via S.I.Lex Arkivigite je 2014-08-08 per la retarkivo Wayback Machine.
  16. 16,0 16,1 (en) "Internet Archive BookReader", archive.org. arkiviigta de la originalo la 21-an de junio 2019.
  17. (en) Kaplan, Jeff, "New BookReader!". la 10-an de decembro 2010, blog.archive.org, Arĥivita de la originalo la 21-an de junio 2019.
  18. (en) "Internet Archive meta manager". Arĥivita de la originalo, la 27-an de januaro 2019.