Interreta rekta demokratio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Interreta rekta demokratio, aŭ e-demokratio estas nova modelo de demokratio, kiu havas sian bazon sur la povo kunigi homojn pere de interreto, kiuj per ĝi povas kunpartigi problemojn kaj iliajn solvojn. Tiel la plej bonaj solvoj povus esti libere disvastigataj kaj efektivitaj ĉie. Ekzemple, produktado aŭ ŝparo de energio, mastrumado de rubaĵoj. Interrete, por scii la penson de civitanoj, oni ne devas organizi longajn kaj multekostajn balotojn aŭ sondojn, sed sufiĉas rekta voĉdonado per interreto, sekurigita per fortaj sekursistemoj.

Modelo[redakti | redakti fonton]

Laŭ tiu ideo la politikistoj publikigas leĝproponojn interrete kaj pridiskutas problemojn kun civitanoj, kiuj ankaŭ sugestas solvojn kaj, se rapida decido ne estas bezonata, fine voĉdonas la plej bonan solvon. Solvo uzata en iu urbo povas esti proponata en aliaj urboj.

Neceso de partopreno de civitanoj[redakti | redakti fonton]

La partopreno de civitanoj estas gravega por la funkciado de tiu regmaniero; oni supozas ke civitanoj, kiuj scias pri unu problemo povas helpi per ideoj kaj povas fari tion seninterese, ĉar neniu povas korupti milojn aŭ eĉ milionojn da homoj. Tiel farante, la inteligento de inĝenieroj, instruistoj, fakuloj sed ankaŭ simplaj civitanoj kiuj konas la teritorion kaj ĝiajn problemojn estas senpage kunpartigita por ĉies bono.

Oni scias ke ne ĉiuj civitanoj estas fakuloj pri ĉio aŭ ne ĉiu volas partopreni, malgraŭ la enda volontigo de civitanoj. Oni supozas, ke sufiĉe granda numero da homoj estas bona samplo por scii la popolan volon, kaj ke se iu ne havas fakan scion aŭ ne sentas intereson pri temo, ĝi akceptas la decidon de la aliaj.

Subtenantoj de tiu modelo kredas, ke ĝi estas evoluo de la tradicia reprezenta demokratio, kaj ke ĝi estas disvastigenda en la mondo.

Estas multaj ekzemploj de inteligento kaj kono disvastigataj aŭ disvastigeblaj interrete, ofte elpensitaj de normalaj homoj, kiel la sunlampeto inventita de malriĉulo en Filipinoj farita per plasta botelo plenigita je akvo, duontredita en metala tegmento de barakoj. Tiu elpensaĵo estas ekologia, ne bezonas energion por lumigi, sed ĝi ne estus diskonigita tiel rapide sen interreto, ĉar ĝi ne portas gajnon al iu firmao.

Realigoj aŭ klopodoj de realigo de la modelo[redakti | redakti fonton]

En Italujo, la partio MoVado 5 Steloj realigis aŭ klopodas realigi partan efektivigon de tiu modelo per sia retejo, kiu sendas informojn al aliĝintoj kiam nova leĝpropono aperas, kaj informas pri evoluo de la proponoj, invitante la uzantojn al partopreno. Rajtas registriĝi al la servo ĉiu plenkreskinta italo kiu ne estas ano de alia partio kaj ne estas kondamnita aŭ persekutata pro krimo.

Tiu estas unu el malmultaj ekzemploj de ĝenerala klopodo de realigo ĝis nun; aliaj klopodoj, kiel la Pirata Partio kaj similaj havas iujn similajn ecojn, sed ili ne estas ĝeneralaj sed rigardas nur unu aŭ malmultajn temojn (kiel kopirajto).

Rilataj paĝoj[redakti | redakti fonton]