Interstela vojaĝado

Interstela vojaĝado estas kosma flugado inter du planedsistemoj. Male al interplaneda flugado, kiu estas efektivigata inter du planedoj en planedsistemo ekde la 1960-aj jaroj, interstela vojaĝado restas sciencfikcia temo, pro la grandordo de la distancoj traveturendaj minimume dekmiloble pli granda. Per la teknologioj haveblaj komence de la 21-a jarcento, kiuj dependas de kemiaj propulssistemoj, vojaĝo daŭrus ĉirkaŭ 100 000 jarojn por ke ŝipo atingu la plej proksiman stelon.
Se oni flankenmetas la tre teorian solvon de la generacia ŝipo, kiu ebligus liberiĝi de la limo de transitdaŭro, interstela vojaĝado postulas la disvolvon de propulssistemoj kapablaj alproksimiĝi al la maksimuma rapideco de nia Universo, t.e. 300 000 km/s, dum nunaj propulsmetodoj permesas al ni atingi transitrapidon inter steloj nur de 20 km/s. La uzo de nuklea fisio aŭ sunaj veloj, kiuj ankoraŭ estas eksperimentaj, eble ebligos atingi pli altajn rapidojn, sed tiuj restos nesufiĉaj por atingi la stelojn ene de tempokadro kongrua kun homa vivdaŭro. Multaj esploroj estis faritaj pri pli efikaj sed ankoraŭ tre teoriaj propulsmetodoj kiel ekzemple nuklea fuzio, pulsa nuklea propulso, antimateria motoro aŭ la uzo de Bussard-kolektilo. Ankoraŭ pli teorie hipotezecaj projektoj estas pripensitaj, ekzemple pri distordo de spactempo aŭ uzado de vermotruo cele al vojaĝoj iasence pli rapidaj ol la lumo.
Kondiĉe ke oni ne hastemas kaj havas sufiĉajn financajn rimedojn por dediĉi sin al la disvolviĝo de taŭga ŝipo, robota misio al la steloj ŝajnas ebla, eĉ se ĝi reprezentas konsiderindan teknikan kaj ekonomian defion, kiun verŝajne ne estos plenumita dum pluraj jarcentoj. Komence de la 21-a jarcento, neniu kosma agentejo havas projekton por interstela esplorvojaĝo. NASA dezajnis plurajn robotajn misiojn celantajn science analizi la interstelan medion situantan malpli ol 1,000 astronomiajn unuojn de la Suno.