Intrapersona komunikado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Intrapersona komunikado estas la procezo per kiu individuo komunikas kun si mem, agante kiel kaj sendinto kaj ricevinto de mesaĝoj, kaj enhavas la uzadon de neparolaj vortoj por konscie engaĝiĝi en mem-parolado kaj en interna parolado.[1]

Intrapersona komunikado havigas al individuoj la oportunon partopreni en 'imagopovaj interagadoj', laŭ kiu ili silente engaĝiĝas en parolado kun alia persono, ofte kiel rimedo elekti kaj praktiki sian intencitan parolan interpersonan komunikadon kun la reala persono.[2][3] Intrapersona komunikado ankaŭ faciligas la procezon laŭ kiu individuo engaĝiĝas en neparolata interna dialogo inter diferencaj kaj foje konfliktaj sintenoj, pensoj kaj sentoj, ofte kiel vojo al la solvo de psikologiaj konfliktoj kaj decidfarado.[4]

La esprimo 'intrapersona komunikado' ofte referencas al la neparolata uzado de vortoj, kaj estas uzata interŝanĝeble kun la esprimoj 'mem-parolado' kaj 'interna parolado.’ Tamen, intrapersona komunikado estas pli larĝa koncepto, enhavanta ĉiujn tipojn de interna komunikado, kiel por ekzemplo la biologia, kaj elektrokemia komunikadoj kiuj okazas inter neŭronoj kaj hormonoj.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cunningham, Stanley B. Defining intrapersonal communication. Intrapersonal Communication Processes. Scottsdale, AZ: Gorsuch-Scarisbrick (1989): 82-94.
  2. Honeycutt, James M., kaj Sherry G. Ford. Mental imagery and intrapersonal communication: A review of research on imagined interactions (IIs) and current developments. "Annals of the International Communication Association" 25, no. 1 (2001): 315-345.
  3. Caughey, John L. Imaginary social worlds: A cultural approach. Lincoln: University of Nebraska Press, 1984.
  4. Vocate, Donna R. Intrapersonal communication: Different voices, different minds. Londono: eldonejo Routledge, 2012.
  5. Vocate, Donna R, (2012). Self-Talk and Inner Speech. Understanding Uniquely Human Aspects of Intrapersonal Communication. En Vocate, Donna R. Intrapersonal communication: Different voices, different minds. Routledge, 2012. pp 3-31.