Inundoj en okcidenta Eŭropo en julio de 2021

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inundoj en okcidenta Eŭropo en julio de 2021

La disakvigita rivero Reuss ĉe svisa Gebenstorf

La disakvigita rivero Reuss ĉe svisa Gebenstorf
Ŝtatoj  Germanio

 Belgio
 Nederlando
 Luksemburgo
  Svislando

Loko Okcidenta Eŭropo
Speco de evento fortaj ŝtormoj kaj inundoj
Dato de la 14-a de julio 2021
Mortigo 133
Serĉatoj proksimume 1300

Tra parto de la okcidenta Eŭropo, precipe en la okcidenta regiono de Germanio, Luksemburgio, Belgio kaj Nederlando trafis inter la 13-a kaj la 14-a de julio fortaj ŝtormoj kun abundaj pluvoj, kiuj kaŭzis en la trafitaj regionoj abruptan plialtigon de la niveloj de riveroj kaj ampleksajn inundojn. Plej malbone trafitaj estis kelkaj federaciaj landoj Rejnlando-Palatinato kaj Nordrejn-Vestfalio kaj la orientaj regionoj de Belgio. Mortis minimume 95 personoj (89 en Germanio kaj 6 en Belgio), pluaj dekoj da homoj estas serĉataj.

Meteorologia situacio[redakti | redakti fonton]

Super Germanio de komence de julio de 2021 reteniĝis malaltaj aeropremoj, kiuj alportadis el Mediteraneo en mezan Eŭropon varman aeron.[1] Tra la lando tiel trairis kelke da ŝtormaj frontoj, kiuj alportis abundajn precipitaĵojn, kiuj saturis la grundon. En la 13-a ĝis la 14-a de julio 2021 transiris super Germanio malalta aeropremo Bernd, kiu precipe en la okcidentaj regionoj alportis pluajn fortajn pluvojn. Dum tiuj ĉi du tagoj estis registrite en kelkaj regionoj ĝis 200 litroj da precipitaĵoj sur kvadrata metro. La saturita grundo jam ne kapablis sorbi pluajn peladojn de akvo. En vico da fluantoj tial la surfacoj leviĝis je niveloj, en kiuj ili ne estis dekojn da jaroj.[1]

La germana meteorologo Mark Eisenmann proklamis en interparolo por televida stacio ARD, ke la ekstremaj precipitaĵoj registritaj en la trfaitaj regionoj estas sekvo de ŝanĝo de klimato: "La varma aero pobvas sorbi esence pli da akva vaporo kaj tial pluvas pli da akvo."[1]

Trafitaj regionoj[redakti | redakti fonton]

Germanio[redakti | redakti fonton]

Sekvoj de la inundoj en la germana Hagen

En Germanio estis plej multe trafitaj la okcidentaj federaciaj landoj Rejnlando-Palatinato kaj Nordrejn-Vestfalio.

Rejnlando-Palatinato anoncas 28 mortintoj. Grave trafita estis regiono en ĉirkaŭaĵo de kunurbejo Bad Neuenahr-Ahrweiler, kie pereis 15 homoj. Nur en urbeto Schuld kun 700 loĝantoj la inundigita rivero Ahr deŝiris 6 domoj kaj 40 % de ceteraj konstruaĵoj estis damaĝigitaj.[2]

En la norda Rejnlando-Palatinato pereis minimume 30 personoj, el tio 15 en landa distrikto Euskirchen. En vico da lokoj elfalis elektro kaj estis interrompita telefona komuniko.[2] En la najbaraj urboj Stolberg kaj Eschweiler estis registrita marodado.[1] La kompleta malsanulejo St. Antonius Hospital en Eschweiler kaj la tieaj pli ol 300 geenlituloj estis evakuitaj.

Bundeswehr sendis por helpi la trafitajn regionojn jam 850 soldatoj, pluaj soldatoj prepariĝas.[2]

La germanaj medioj priskribas la eventon kie unu el la plej malbonaj katastrofoj en Germanio de fino de la 2-a mondmilito. Pro la nombro de viktimoj estis superitaj neniigiaj inundoj el la jaro 2002.[2]

En la trafitaj regionoj devis esti haltigita la trafiko en vico de fervojlinioj, okazis eĉ inundigo kaj damaĝigo de trajnaj veturilaroj.[3]

Belgio[redakti | redakti fonton]

En Belgio pereis 6 personoj. Kvar mortintoj estis trovitaj en regiono de urbo Verviers en provinco Lieĝo, kie situas ankaŭ pluaj municipoj grave trafitaj pro la inundoj. En urbeto Pepinster frakasiĝis eble dekduo da domoj.[1] La loĝantoj de ducentmila urbo Lieĝo estis alvokitaj de oficoj por evakui sin.[4]

Reagoj[redakti | redakti fonton]

La germana federacia kancelierino Angela Merkel, troviĝanta en la tempo de malfeliĉo en ŝtatvizito en Usono, notis, ke ŝi estas pro la situacio en la inundigitaj regionoj terurigita kaj ŝi dankis al ĉiuj savantoj kaj intervenantaj konsisteroj.[1]

Papo Francisko esprimis pere de kondolenco sendita al la germana federacia prezidento Frank-Walter Steinmeier kondolencon al ĉiuj, kiuj estis trafitaj de la katastrofo kaj precipe al parencoj de la viktimoj.[5]

La brita premiero Boris Johnson markis filmerojn el la trafitaj regionoj kiel ŝokaj kaj li proponis la britan helpon.[5]

La ĉeĥa prezidento Miloš Zeman esprimis kondolencon al familioj de la viktimoj de la inundoj pere de kondolenco sendita al la germana prezidento Frank-Walter Steinmeier.[1]

La Germana Esperanto Asocio publikigis alvokon por subteni la Esperantistojn Ilona kaj Wolfgang Bohr kiuj estis viktimoj de la inundo en la regiono Ahrweiler. [6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]