Inuvialuktuna lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inuvialuktuna lingvo
lingvo • moderna lingvo
inuktituta lingvo
Parolantoj 765
Skribo eskima skribo
Lingvaj kodoj
  Glottolog west2618
Angla nomo Inuvialuktun
Franca nomo inuvialuktun
vdr

Inuvialuktuna, konata ankaŭ kiel Okcidentkanada Inuktituta, kaj Okcidentkanada Inuktuna, enhavas kelkajn inuitajn lingvarvarianĵojn parolatajn en la nordo de la Nordokcidentaj Teritorioj kaj en Nunavuto fare de kanadaj Inuitoj kiuj nomas sin mem Inuvialuit.

Inuvialuktuna estas parolata de Inuitoj de la delto de la rivero Makenzio, de Banks-insulo, de parto de la Viktoria Insulo kaj de la marbordo de la Arkta Oceano de la Nordokcidentaj Teritorioj – nome la teroj de la Inuvialuita Setloregiono. Ĝi estis tradicie enmetita sub pli larĝa Inuktituta lingvo, kaj ne estas kompleta konsento pri kiuj dialektoj apartenas al kiu lingvo. Pli ol kohera lingvo, Inuvialuktuna estas politike influita grupigo de tri tre diferencaj kaj apartaj variaĵoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Harper, Kenn. Current Status of Writing Systems for Inuktitut, Inuinnaqtun and Inuvialuktun. [Yellowknife, N.W.T.]: Northwest Territories, Culture and Communications, 1992.