Invado de Danio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Danaj soldatoj ĉe kontraŭtanka kanono, en la unuaj horoj de la invado.

La Invado de Danio fare de Germanio estis parto de la Operaco Weserübung plenumita ekde la 9a de Aprilo 1940, kiam la germanoj trapasis la danan landlimon, perfortante ties neŭtralecon. Por eviti neutilan sangelverŝadon, la Dana Registaro kapitulacis preskaŭ tuje, kaj kiel rekompenco teorie oni respektis ties aŭtonomecon kaj oni permesis la foriron de la membroj de la juda komunumo. La germana kampanjo kontraŭ Danio estis la plej mallonga de la milithistorio.[1]

La germana okupacio iĝis malamika kiam danoj ekfaris laborojn de sabotado en la somero 1942. Tiu okupacio finiĝis la 5an de Majo 1945, kiam Germanio kapitulacis al la Aliancanoj.

Eventoj de la unua tago[redakti | redakti fonton]

  • Je la 5.15 komenco de la germana agreso al insuloj kaj en la norda Jutlando, aviada atako al aerodromo en Værløse - detruo de 11 kaj damaĝo de 14 danaj aiadiloj
  • 5.20: Germana ultimato al la dana registaro pri nerezisto
  • 7.30: La registaro akceptis germanajn postulojn - ĝis fino de la tago germanoj ekposedis Danion

Konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa konsekvenco de tiu invado estis la totala Okupacio de Danio fare de Nazia Germanio, kio daŭris ĝis Majo 1945, kiam la lastaj germanaj trupoj kantonmentigitaj en la lando kapitulacis al la brita armeo sen opozicii gravan reziston.

Estis dekomenca milda traktado fare de Germanio al la dana popolo dum la unuaj jaroj de la militokupacio, eble pro la ideologio de la nordia supereco. Pro tiu situacio Danio estis konsiderata "modela protektorato" fare de Hitlero, kaj tial oni permesis, ke la dana Parlamento plufunkciu kaj restis en libero la reĝo Kristiano la 10-a, kvankam la nazioj trudis cenzuron kontraŭ la gazetarlibereco kaj kontrolis ĉiujn aspektojn de la politika kaj ekonomia vivo de la lando.

Ekde 1943 la germanaj okupaciantoj trudis subpremadon kontraŭ la danoj pro la sekreta rezistado kaj pro la irado de la milito, kiu jam estis tiam malfavora al la nazioj; tamen, antaŭ la fina periodo de la okupacio fare de la Tria Regno, ĝia propagando klopodis konvinki la danojn kaj aliajn nordiajn naciojn por ke tiuj kuniĝu al ili, anstataŭ devigi ilin perforte.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dildy (2007); p. 34

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dildy, Douglas C. Denmark and Norway 1940: Hitler's boldest operation: Osprey Publishing Ltd. ISBN 978-1-84603-117-5
  • Hooton, E.R (2007). Luftwaffe at War; Gathering Storm 1933-39: Volume 1. London: Chervron/Ian Allan. ISBN 978-1-903223-71-0
  • Hooton, E.R (2007). Luftwaffe at War; Blitzkrieg in the West: Volume 2. London: Chervron/Ian Allan. ISBN 978-1-85780-272-6
  • Lindeberg, Lars (1990) 9. april; De så det ske : Sesam. ISBN 87-7258-504-8