Batalo de Kreto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Invado de Kreto)
Kaptitaj germanaj paraŝutistoj sub kontrolo de britoj.

La Batalo de Kreto (en germana: Luftlandeschlacht um Kreta, aŭ Unternehmen Merkur, "Operaco Merkuro," en greka: Μάχη της Κρήτης, MAĥe tes KREtes) okazis dum la Dua Mondmilito en la greka insulo Kreto. Ĝi ekis en la mateno de la 20a de Majo 1941, kiam Nazia Germanio komencis aeran invadon de Kreto. Grekaj fortoj kaj aliaj fortoj de Aliancanoj, kun kretaj civiluloj, defendis la insulon.[1] Post unu tago de luktado, la germanoj estis suferintajn fortajn perdojn kaj la aliancanaj trupoj fidis ke ili venkos la invadon. La venontan tagon, pro komunikaj malsukcespj, taktika dubemo de Aliancanoj kaj Germanaj ofensivaj operacoj, la flughaveno Maleme en okcidenta Kreto falis, kio permesis al Germanoj surterigi terajn plifortigojn kaj superi la defendajn poziciojn en la nordo de la insulo. Aliancanaj fortoj retiriĝis al la suda marbordo. Ĉirkaŭ duono estis evakuitaj de la Brita Reĝa mararmeo kaj la ceteroj aŭ kapitulacis aŭ aliĝis al la kretana rezistado. La defendo de Kreto evoluis al marborda ŝipbataladeto; la forto de la Reĝa mararmeo en orienta Mediteraneo estis malpliigita al nur du batalŝipoj kaj tri krozŝipoj.[2]

La Batalo de Kreto estis la unua okazo en kiu estis uzitaj Fallschirmjäger (Germanaj paraŝutistoj) amase, la unua ĉefe aerarmea invado en la milita historio, la unua fojo kiam la Aliancanoj faris gravan uzadon de spionado el elkriptigitaj germanaj mesaĝoj el la maŝino Enigma,[3][4] kaj la unua fojo kiam la Germanaj trupoj trafis amasan rezistadon el civila loĝantaro.[5] Pro la alta nombro de perdoj kaj la kredo ke aeraj fortoj ne plu havis la avantaĝon de surprizo, Adolf Hitler iĝis malema aprobi pliajn grandajn aerajn operaciojn, kaj preferia anstataŭe uzi paraŝutistojn kiel surterajn trupojn.[6][7] Kontraste, la Aliancanoj estis kortuŝitaj pro la povo de paraŝutistoj kaj startis formi aer-atakajn kaj aer-defendajn reĝimentojn.

Finfine la germanoj kontrolis la tutan insulon kun helpo de italoj. Totale ĉiu flanko perdis multe pli ol 3 000 homojn, kaj krome la kaptitoj estis preskaŭ 18 000 britoj, dum 6 000 por la germanoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "The Battle for Crete - The Battle for Crete - NZHistory, New Zealand history online". www.nzhistory.net.nz.
  2. Pack, S.W.C. (1973). The Battle for Crete. Annapolis, MD: Naval Institute Press. ISBN 0-87021-810-7. p. 91.
  3. Paul Collier. (6-a de junio 2014) The Second World War (4): The Mediterranean 1940–1945. Bloomsbury Publishing, p. 74. ISBN 978-1-4728-0990-2. “The first convincing demonstration of this potential in operational conditions came in May 1941, when the entire plan for the German airborne capture of Crete was decrypted two weeks before the invasion took place.”.
  4. Beevor, Antony. (1992) Crete : the battle and the resistance. London: Penguin. ISBN 0-14-016787-0.
  5. Maloney, Shane. Bogin, Hopit. The Monthly (Julio 2006).
  6. Kurowski, Frank, Jump into Hell: German Paratroopers in World War II, Stackpole Books, (2010), pp. 165–166
  7. Beevor 1991, paĝoj 229–230