Invado de soldataroj de Varsovia Traktato en Ĉeĥoslovakion

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Invado en Ĉeĥoslovakion
Konflikto: Malvarma milito
Breĵnev
Soveta gvidanto Leonid Iljiĉ Breĵnev
ŝtata interveno
Daŭro: 21-an de aŭgusto - 11-an de septembro 1968
Loko: Ĉeĥoslovakio
Rezulto: Praga printempo estis subpremita. Okupacio de Ĉeĥoslovakio ĝis la jaro 1991.
Casus belli: Klopodo subpremi reforman proceson en Ĉeĥoslovakio
Flankoj
Ŝablono:Flagicon ĈSSR Ŝablono:Flagicon USSR
Ŝablono:Flagicon GDR
Ŝablono:Flagicon Pollando
Ŝablono:Flagicon Hungario
Ŝablono:Flagicon Bulgario
Komandantoj
Ludvík Svoboda
Martin Dzúr
Leonid Iljiĉ Breĵnev
Ivan Georgieviĉ Pavlovskij
Forto
? 500 000 viroj,
6300 tankoj,
800 aviadiloj
Perdoj
108 mortaj kaj 500 vunditaj civiluloj dum kunpuŝiĝoj de fremdaj soldatoj kun civiluloj kaj transportaj akcidentoj kun la okupaciaj taĉmentoj Ŝablono:Flagicon 12 mortaj kaj 25 vunditaj soldatoj dum kunpuŝiĝoj kun la ĉeĥoslovakaj civitanoj; 86 mortintoj kaj 62 vunditoj pro aliaj kaŭzoj
Ŝablono:Flagicon 4 mortintoj
Ŝablono:Flagicon 2 mortintoj
vdr

La Invado en Ĉeĥoslovakion (Operaco Danubo) estis armea invado de soldataroj de kvin socialismaj landoj de Varsovia Kontrakto frunte kun Sovetunio kaj Hungario, GDR, Pollando kaj Bulgario. Unusola membro de Varsovia Kontrakto, kiu ne partoprenis la invadon, estis Rumanio, gvidata de la karakteriza diktatoro Nicolae Ceauşescu.

Estis okupita plimulto de gravaj urboj en tiama ĈSSR, mallonge post alveturo de tankoj kaj okupo de flughavenoj, sur kiuj alteriĝadis sovetaj aviadiloj kun plua armea tekniko. La publiko dum la unua semajno de la okupado esprimis fortan reziston, sed ĝi mem povis fari nenion; estis interrompita radiodisaŭdiga kaj televida elsendado. Sekve estis subpremita la ĉeĥoslovaka provo pri reformo de socialismo - Praga printempo 1968. Estis arestitaj kaj internitaj ĉeĥaj gvidantaj reprezentantoj - Alexander Dubček, Josef Smrkovský, Oldřich Černík kaj pluaj. Ekde la invado la sovetaj soldataroj restis sur la teritorio de Ĉeĥoslovakio ĝis la jaro 1991.

Paso

Nokte el la 20-a de aŭgusto je la 21-a de aŭgusto 1968 komencis la invado ĝis Ĉeĥoslovakio. La unua ataka ondo okazis je la frumatenaj horoj, kiam estis okupitaj flughavenoj, sur kiuj sekve komencis alteriĝadi transportaviadiloj kun soldataj taĉmentoj. La muĝado de la alteriĝantaj motoroj avertas multajn civitanojn ĉe la ĉirkaŭaĵo de la flughavenoj, ke komenciĝas la invado. Privataj personoj komencis disvastigi informojn pri atako de taĉmentoj de Varsovia Kontrakto. Antaŭtagmeze estas transrenataj per radiodisaŭdigo dramaj scenoj kun pafado, la radiodisaŭdigo sekve transiras en kontraŭleĝeco, sed ĝi daŭrigas en la elsendado de raportoj pri la situacio en la lando.

En la paso de invado estis en la ĉeĥoslovakaj stratoj aktivigitaj proksimume 5.000 ĝis 7.000 tankoj, kiuj estis sekvataj per granda nombro de surteraj taĉmentoj en taksata nombro 200.000 ĝis 600.000 viroj. En la paso de invado estis 72 ĉeĥoslovakoj mortigitaj kaj centoj vunditaj. La sekvo de la invado estis, ke el la respubliko elmigris proksimume 300.000 homoj (70.000 tuj post la invado).

Eksterlandaj eĥoj

Demonstration in Helsinki against the invasion

Usono neniel reagis al tiu ĉi evento, ĉar estis por ĝi pli antaŭa bilaterala interkonsento kun Sovetunio respektante la postmilitan dividon de tiama Eŭropo. Brita registaro ne volis endanĝerigi siajn komercajn interesojn kun Sovetunio kaj pluaj landoj de Varsovia Kontrakto. Kelkaj socialismaj ŝtatoj rifuzis elsendi siajn taĉmentojn ĝis ĈSSR (ekzemple Rumanio), aliaj (ekzemple Jugoslavio) esprimis al la gvidantaro de Komunista partio de Ĉeĥoslovakio subtenon, ĝi proponis eĉ materialan helpon.

Hodiaŭa vido

Ĝis hodiaŭ tiu ĉi evento restas nigra loko de la ĉeĥoslovaka historio, de kiu la reprezentantoj de la hodiaŭa Rusio, same kiel de pluaj landoj, partoprenintaj la invadon (ĉefe Pollando), ne agnoskas ĝin.

Rilataj temoj