Invado en Pollando
Invado en Pollando | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Dua mondmilito | |||||||
Germana batalŝipo Schleswig-Holstein estas pafanta kontraŭ Gdynia la 13-an de septembro 1939
| |||||||
operaco • kampanjo | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Ŝablono:Flagicon Pollando Ŝablono:Flagicon Legio de ĉeĥoj kaj slovakoj |
Tria regno Libera Urbo Dancigo Slovakio Sovetunio | ||||||
Komandantoj | |||||||
Ŝablono:Flagicon Edward Rydz-Śmigły Ŝablono:Flagicon Lev Prchala |
Fedor von Bock (grupo de armeoj nordo), Gerd von Rundstedt (grupo de armeoj sudo), Michail Kovalov (belorusa fronto), Semjon Timoŝenko (ukrainia fronto), Ferdinand Čatloš (Kampa armeo Bernolák) | ||||||
Forto | |||||||
Pollando: 39 divizioj, 16 brigadoj, 4 300 kanonoj, 880 tankoj, 400 aviadiloj Ĉeĥoslovakaj legioj: 1000 soldatoj 190 pilotoj Sume: 950 000 |
Nazia Germanio: 60 divizioj, 4 brigadoj, 10 000 kanonoj, 2 700 tankoj, 4 000 aviadiloj USSR: 33+ divizioj, 11+ brigadoj, 4 959 kanonoj, 4 736 tankoj, 3 300 aviadiloj Slovakio: 3 divizioj Sume: 1 500 000 germanoj, 800 000+ rusoj, 50 000 slovakoj Sume: 2 650 000+ | ||||||
Perdoj | |||||||
66 000 mortigitoj 133 700 vunditoj, 694 000 militkaptitoj |
Nazia Germanio: 16 343 mortigitoj 27 280 vunditoj, 320 serĉitoj Sovetunio: 1 475 mortigitoj aŭ serĉitoj 2 383 vunditoj Slovakio: 18 mortigitoj, 46 vunditoj, 11 serĉitoj | ||||||
La invado en Pollando (ankaŭ septembra kampanjo aŭ septembra militiro) fare de la armeo de Nazia Germanio (germane Polenfeldzug, pollingve Kampania wrześniowa aŭ Wojna obronna 1939 roku); 1-a de septembro 1939 - 5-a de oktobro 1939, de 17-a de septembro subtenita per sturmo de Sovetunio komencis la duan mondmiliton en Eŭropo. Nazia Germanio kaj Sovetunio per ĝi dum unu monato likvidis Pollandon. Okcidentaj aliancanoj, kiuj en reago al la germana agreso proklamis al Germanio militon, ne kapablis pli signife helpi Pollandon kaj ili ne kapablis eĉ eluzi fakton, ke plimulto de germanaj taĉmentoj koncentriĝis en Pollando kaj sur polaj limoj.
La invado de Pollando estis la unua parto de la militaj agresoj kiun la Germanio de Hitler entreprenis. La pola armeo estis facile venkata, pro neeblo konfronti la superajn germanajn trupojn kiuj uzis la faman teknikon nomata Blitzkrieg ('Fulmomilito') kiu estis bazita sur rapida moviĝo de la blenditaj militiloj kaj la pleja fajrigado aplikita en mallonga tempo. Tamen, la falo de Pollando estis akcelita pro la posta invado de Sovetunio la 17-an de septembro, kaj la foresto de la helpo de la polaj aliancitoj Britio kaj Francio.
La falo de Pollando signifis la abruptan falon de la vivnivelo de la polaj civitanoj, speciale de la judoj, estis mortigita ĉ. 20% de la pola loĝantaro ekzistanta antaŭ la periodo de la okupado.
Bataloj de la invado de Pollando
- Batalo de Mlawaerania (1–2 de septembro). La pola armeo intencas prokrastigi la germanan avancon, per formado de defendan linion.
- Preno de la Westerplatte (1–7 de septembro). La unua garnizono atakita de la germanoj rezistas 7 tagojn.
- Batalo de Bzura (7–20 de septembro). Surpriza kontraŭatako de la pola armeo flanke de la trupoj de Pomorze kaj Poznan kiuj retroirigas la germanojn. La lerta moviĝo de la germanaj trupoj (18 divizioj) kaj la manko de provizoj malebligas al la poloj bonan profitadon de la kontraŭatako.
- Sieĝo al Varsovio, 8-28 de septembro. Lasta defendado de la urbo antaŭ la ribeliĝo de Varsovio.
- Batalo de Tomaszów Lubelski (18-an de septembro). Batalo de tankoj polaj kaj germanaj.
- Unua Batalo de Varsovio (9–24 de septembro). Unua intenco de la prenado de Varsovio, malakceptata.
- Dua Batalo de Varsovio (25–28 de septembro). Aerotera bombardado al Varsovio. La urbo kapitulacas pro manko de provizoj.
- Batalo de Modlin (25–29 de septembro). La malvenko de Varsovio igas neeltenebla la okupadon.
- Batalo de Kock (2–6 de oktobro). Lasta batalo de la milito. La Generalo Franciszek Kleeberg rearigas la lastajn polajn diviziojn.