Inversiga filmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Inversiga filmo estas speciala fotografia filmo, kiu post rivelado montras la naturajn kolorojn, male al ordinara negativa filmo, kiu montras la inversajn kolorojn.

Inversiga filmo do donas diapozitivon sen neceso de dua inversigo per projekciado al alia filmo aŭ fotopapero.

Inversiga filmo postulas pli grandan precizecon ĉe la eksponado. Kompense la koloroj de la rezulta bildo estas pli intensaj.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]