Inversigo (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Inversigo (aŭ inverto[1]) havas diversajn signifojn en muziko:

  • La interŝanĝado de la movodirekton de la tonaltoj (la spegulado laŭ la horizontalo) de pasaĝo, ofte trovebla en la kontrapunkto, precipe en kanono kaj Fugo, samkiel en la dekdutonisma muziko kiel preparmaniero por la muzika materialo;
  • La indiko pri la sinsekvo de tonoj en akordo.
trisonaj inversigoj

Se oni ŝanĝas ĉe akordoj la plej malaltan tonon unu oktavon pli alta, ekestas akordaj inversigoj. Je trisonoj ekzistas jenaj inversigoj:

  • baza pozicio (ekzemplo: c-e-g). Alia nomo estas kvintakordo.
  • unua inversigo ( aŭ tercpozicio) (ekzemplo: e-g-c). Alia nomo estas sekstakordo.
  • dua inversigo ( aŭ kvartseksta pozicio) (ekzemplo: g-c-e). Alia nomo estas kvartsekstakordo.

Je kvarsonoj ekzistas 4 pozicioj

  • baza pozicio (ekzemplo: c-e-g-b bemola)
  • unua inversigo (aŭ kvintseksta pozicio) (ekzemplo: e-g-b bemola-c)
  • dua inversigo ( aŭ terckvarta pozicio) (ekzemplo: g-b bemola-c-e)
  • tria inversigo ( aŭ sekundpozicio ) (ekzemplo: b bemola-c-e-g)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV 2005 (inverti), Erich-Dieter Krause. Granda Vortaro Esperanto-Germana. 1999. Muzika Terminaro de Montagu C. Butler kaj F. Merrick. 1944, repr. 1992, k.m.a. Vd. la diskutpaĝon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]