Invertita kruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Invertita kruco estas tre grava simbolo en romkatolikismo, ĉar ĝi estas simbolo de Sankta Petro.

Ĝi ankaŭ uziĝis kiel kontraŭkristana simbolo en ekzemple satanismo.

Romkatolikismo[redakti | redakti fonton]

Lau Origeno Petro krucumiĝis invertite. La tradicio unue aperas en la "Martirio de Petro", fragmenta teksto trovita en, sed eble antaŭ ol, la apokrifaj Petro-aktoj. Oni kredas laŭ tradicio ke Petro petis ĉi tiun formon de krucumado ĉar li sentis ke li estis malinda por esti krucumita samkiel Jesuo. Tial iuj romkatolikanoj uzas la krucon de Petro kiel simbolo de malfiero kaj malindeco komparata al Jesuo.

La papo estas la postsekvanto de Petro kiel episkopo de Romo laŭ romkatolikismo kaj ortodoksismo. Tial la papeco ofte signifiĝas per simboloj kiuj ankaŭ simbolas Petron — ekzemple la ŝlosiloj de ĉielo, aliekzemple la petra kruco.

Satanismo[redakti | redakti fonton]

Oni kredas en satanismo ke la invertita kruco estas simbolo de Satano. Kelkaj satanismanoj uzas la signon sincere, sed ĝi ankaŭ uziĝas kiel provo por ofendi. Multaj evangelianoj nur konas la signon kiel kontraŭkristanan simbolon kaj malŝatas la simbolon, eĉ se katolikoj uzas ĝin.